Kaverno de Han-sur-Lesse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
enirejo al la kaverno Gouffre de Belvaux
reapero de la rivero Wiederaustritt des Lesse
en la kaverno

La kaverno de Han-sur-Lesse (france: grotte de Han, valone : grotte di Han) estas unu el la plej konataj viziteblaj kavernoj de Eŭropo. Ĝi situas en la vilaĝo Han-sur-Lesse, kiu apartenas al la komunumo Rochefort ĉe la rivero Lesse en la mezmontaro Ardenoj (provinco Namuro, Belgio). Speciale interesaj estas la sveltaj stalagmito kaj stalagtitoj en la meza parto. Nur malmultaj kavernoj havas pli da stalanatoj.

En plejstoceno la rivero Lesse ĉirkaŭfluis la masivon de Boine, forminte hodiaŭ ankoraŭ videblan sekvalon kun multaj meandroj. Iam la rivero malaperis en truo de Belvaux (nomata laŭ la najbara vilaĝo de Han-sur-Lesse), kaj reaperis ĉe la alia montflanko. Ĝi trafluas ekde tiam tiun kavernon, kiu hodiaŭ estas la atrakcio de la regiono.

Pierre Lambert de Saumery, romanisto, kavaliro-fripono kaj geedziĝtrompisto, konstatis en la jaro 1743, ke la rivero bezonas 24 horojn po traflui la masivon de Boine. La unua veturo per boato ŝajne estis en la jaro 1771. Post la malkovro de la grandaj kavaĵoj inter la jaroj 1814 kaj 1817 la unua mapo de la kaverno estis desegnata en la jaro 1822. Ekde 1857 la kaverno estis malfermata al turistoj. Ekde 1912 venis pli ol 80.000 vizitantoj jare. La verkistino George Sand vizitis la kavernon. Unu epizodo de romano de ŝi ludis en la kaverno.

Hodiaŭ tramo konektas la vilaĝon kun la kaverno. De tie estas 2 km longa itinero tra la monto. Trans ŝtuparoj kaj parte mallarĝaj padoj oni atingas kelkajn kupolajn halojn. La Salle du Dôme (la kupola salono) estas la plej granda natura kavaĵo en Belgio. Ĝi estas 62 m alta, 86 m larĝa kaj 149 longa. En la 1970aj jaroj estis restoracio en la kaverno. Hodiaŭ tie troviĝas benkoj por spekti eksterordinaran son- kaj lum-spektaklon. Konserviĝas la pafado de la Maria-kanono ĉe la elirejo de la kaverno.

Kaverno[redakti | redakti fonton]

La trovaĵoj en la kaverno estas el la malfrua neolitiko, krome estis trovaĵoj el la Hallstatt A, Latène A, B kaj D kaj la 2a kaj 3a jarcento p.K.. La plej multaj trovaĵoj estis tamen el Hallstatt B.

  • ŝtonhakiloj, sagopintoj el fajroŝtono kaj Grand Pressigny-ponardo el la rivero, kaj kolĉenoj el bestaj dentoj kaj kuirkuleroj de la riverbordo el la malfrua neolitiko.
  • de Hallstatt B estas (el la rivero): 15 hakiloj, 9 kudriloj, 8 spindeloj, 6 oraj orelringoj, 4 oraj diskoj, 4 sagopintoj, 3 bronzaj ornamdiskoj, 3 fiŝkaptaj hokoj, 3 tranĉiloj, 2 tukhakiloj, 2 raztranĉiloj, 2 pinĉiloj. 2 ringoj, 1 falĉilo, 1 lancopinto, 1 brakringo, 1 kolringo, en la rivero troviĝis granda amaso de ceramikaĵoj.
  • de Hallstatt C estas tri bronzaj glavoj
  • de La-Tène-kulturo A kaj B estas fiboloj
  • de La-Tène-kulturo D estas fiboloj, vitraj kaj sukcenaj perloj, restaĵo de brakringo kaj feraj lancpintoj. Ĉe la riverbordo estis ceramikaĵoj kaj aliaj trovaĵoj.
  • de la romi-imperia tempo estas tri kuleroj, fingroringo, monero kaj bronza veterana diplomo,
  • de la alta mezepoko ĝis la nova epoko estas moneroj, ŝlosiloj, tranĉiloj kaj lancopintoj.
  • situo de la rivervojo en la kaverno: 50° 7′ 19″ N, 5° 11′ 59″ O (mapo)50.1218833333335.1998055555555
  • situo de la riverelfluejo: 50° 7′ 17″ N, 5° 11′ 33″ O (mapo)50.1212694444445.1923916666667
  • situo de la enirejo de la granda kavo: 50° 7′ 22″ N, 5° 12′ 12″ O (mapo)50.1226916666675.2032777777778

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • H.-J. Prautzsch: Höhlen in Belgien 2: Die Höhle von Han-sur-Lesse. In: Mitteilungen der Naturhistorischen Gesellschaft Nürnberg, 2, 1973, S. 35ff.
  • Y. B. B. Quinif: Topographie de la Salle du Dôme (Gorres de Han-sur-Lesse). In: Speleo flash, 145, Dezember 1984, S. 7ff.
  • T. Stratford: The Massif de Boine and the underground river Lesse. In: The International Caver, 2, 1992, S. 35f.
  • W. Haio Zimmermann: Urgeschichtliche Opferfunde aus Flüssen, Mooren, Quellen und Brunnen Südwestdeutschlands. In: Neue Ausgrabungen und Forschungen in Niedersachsen, 6, Hildesheim 1970

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.1212888888895.1962722222222