Kaverno Las Chimeneas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Kaverno Las Chimeneas
Pentraĵo de cervo en la kaverno
Pentraĵo de cervo en la kaverno
Pentraĵo de cervo en la kaverno
cave with prehistoric art [+]

Koordinatoj43° 17′ 22″ N, 3° 57′ 52″ U (mapo)43.289444444444-3.9644444444444Koordinatoj: 43° 17′ 22″ N, 3° 57′ 52″ U (mapo)
Areo0,69 km² (68,93 ha) [+]
Map
Kaverno Las Chimeneas
Vikimedia Komunejo:  Cueva de Las Chimeneas [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo
Pentraĵo de cervo en la kaverno
Lando  Hispanio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iii
Fonto 310
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 43° 17′ 22″ N, 3° 57′ 52″ U (mapo)43.289444444444-3.9644444444444
Registra historio
Registrado 2008  (32-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Kantabrio

Kaverno Las Chimeneas (Kantabrio)
Kaverno Las Chimeneas (Kantabrio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Hispanio

Kaverno Las Chimeneas (Hispanio)
Kaverno Las Chimeneas (Hispanio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La kaverno Las Chimeneas (hispane, La Fumtuboj) estas kaverno kun prahomaj pentraĵoj en la municipo Puente Viesgo, en Kantabrio (norda Hispanio). Ĝi estas parto de la kavernaro de monto Castillo. Agnoskite de Unesko kiel Monda Heredaĵo ekde 2008, ĝi estas parto de la lokaro je nomo «Kaverno Altamira kaj paleolitika kaverna arto de norda Hispanio».[1] Ĝi estas unu el la plej elstaraj arkeologiaj lokoj por esploro de la Iberia arto dum Paleolitiko.

La kaverno konsistas el du ejoj, unu super la alian. Ili estas ligitaj de du karstaj vertikalaj tuneloj, kvazaŭ fumtuboj, kiuj donas nomon al la kaverno (chimeneas estas fumtuboj en la hispana). La arkeologie rimarkindaj restaĵoj situas en la malsupra ejo.

La kavernon malkovris en 1953 tiu sama grupo de esploristoj, kiuj eltrovis la apudan kavernon Las Monedas. Tri jarojn post la malkovro, Joaquín González Echegaray eldonis raporton pri la eltrovaĵoj de la kaverno, kiel restaĵoj el siliko, restaĵoj de homoj de malfrua Prahistorio kaj pluraj gravuraĵoj.

Oni konsideras la artaĵojn kongruaj al stilo 3-a, laŭ Leroi-Gourhan, tio estas, de Solutreo. Tamen, laŭ radiokarbona datado per Karbono-14, ili estas de Magdalenio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cave of Altamira and Paleolithic Cave Art of Northern Spain (angle). UNESCO Culture Sector. Alirita 17-02-2013.