Kaverno Son Doong

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kaverno Son Doong (vjetname: Hang Sơn Đoòng, signifanta Montara rivera groto) estas kaverno en la Nacia Parko Phong Nha-Ke Bang, distrikto Bo Trach, provinco Quang Binh, Vjetnamio. La kaverno situas proksime al la Laosa-Vjetnama limo. Ĝi havas interne larĝan rapid-fluan subteran riveron.

La kavernon malkovris loka persono, nome Hồ-Khanh en 1991. La lokan junulon timigis la kaverno pro la fajfanta sono de ĝia subgrunda rivero. Fakte, ĝi estis nekonata por la publiko ĝis 2009, kiam grupo de britaj sciencistoj de la British Cave Research Association – gvidata de Howard Limbert – kondukis esplorvojaĝon al Phong Nha-Ke Bang de la 10-a ĝis la 14-a de aprilo de 2009. Laŭ Limbert, tiu kaverno estas kvinoble pli granda ol Kaverno Phong Nha, pli frue konsiderita la plej granda kaverno en Vjetnamio. La plej granda ĉambro de Son Doong longas 5 kilometrojn, atingante larĝon de 150 m kaj alton de 200 metroj. Per tiuj dimensioj, Son Doong superas la Kavernon Briton en Malajzio kaj tiel ĝi estas la plej granda kaverno de la mondo.