Kavernoj de rokaro en Adrŝpaĥ

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la kavernoj de rokaro en Adrŝpaĥ estas registritaj kelkaj dekoj da kavernoj, sed ne ĉiuj estas sekuraj aŭ alireblaj en la rezervejo. Tial turistoj povas viziti aŭ ekvidi nur kelkajn el ili. Ili troviĝas sude de la vilaĝo Dolní Adršpach, 3,5 km nordokcidente de la urbo Teplice nad Metují.

La kaverno Sub Granda akvofalo estas „katedralo“, estiĝinta pro frostiga eroziiĝo de rokmuro kun multnombraj fendaĵoj. La kaverno Mustruo estas 20 m longa, maksimume 1 m larĝa krevaĵo en roko norde de la rokoturoj Urbestro kaj Urbestrino. La kaverno En Kresa krutaĵo, troviĝanta en la dekstra muro sub la formacio Geamantoj, estas 5 m longa kaj en ĝi estas lokita „Tombejo de montogrimpistoj“. La kaverno Ĉe sukerkonuso estas nealirebla sed ties portalon eblas ekvidi de la turisma vojo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]