Kavernoj en Koněprusy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kavernoj en Koněprusy (legu: kavernoj en Konjeprusi) situas en montetdorso nomata Zlatý kůň (Ora ĉevalo), sude super vilaĝo Koněprusy, 5 km sude de urbo Beroun.

Kavernoj en Koneprusy.jpg

La kavernoj Koněprusy estas la plej granda kaverna sistemo de Bohemio kaj eksterordinara signifa loko geologia, paleontologia, arkeologio kaj historia. Ĝis nun konata trietaĝa sistemo de subhorizontalaj koridoroj kaj katedraloj, kunigitaj reciproke per fumtuboj kaj abismoj, havas suman longecon ĉirkaŭ 2000 m kaj deniveligon 70 m.

La subteraj kavaĵoj komencis estiĝi verŝajne jam antaŭ 360 milionoj jaroj, post retiriĝo de devona maro. Sed la hodiaŭan aspekton enpremis al ili geologia evoluo de meza Bohemio kaj poste bunta evoluo de rojreto kaj ties terasoj en plejstoceno.

La meza kaj la supra etaĝoj de la kaverna sistemo estas hodiaŭ alirebligitaj por publiko, la suban etaĝon eblas viziti nur helpe de speleologia tekniko kaj nur pro esplorceloj. La meza etaĝo havas la plej ampleksajn koridorojn kaj katedralojn, kreitaj en interkontakto de masivaj blankaj konjeprusaj kalkŝtonoj kun supermetaĵaj benkoj de ruĝaj marmoroj. La etaĝo estas alirebla tra la enirejo el eksa ŝtonminejo de Houba tra Septembra kaverno (malkovrita en septembro de 1951) kun karstaj formacioj nomataj Eterna Sopiro kaj Orgeno, kun stalaktitoj, kurtenetoj, masivaj stalagmitoj kaj eĉ kun unikaj elcentraj gutŝtonoj. En la plej grandaj spacoj de Katedraloj de Prošek, Pustý kaj Petro konserviĝis kelke da generacioj en pasinteco de eksterordinare riĉa karsta ornamaĵaro. Al la plej valoraj apartenas la tn. „konjeprusaj rozoj“, sferaj formacioj, en kiuj alternas kalkŝtona stagmalito kun maldikaj tavoletoj de ĥalcedono (SiO2).

En nekutime grandaj argilaj plenigaĵoj de la meza etaĝo, en apudaj enŝovintaj fumtuboj kaj en la tn. karstaj poŝoj (tute enargiligitaj kavernoj) estis ekde la jaro 1950 trovita eksterordinara kvanto de skeletrestaĵoj de plejstocenaj vertebruloj kaj inter ili ankaŭ ostoj de praepoka homo kaj ties ilaro. Preskaŭ 150 mil jaroj estas malnovaj ostoj de kavernaj ursoj, hienoj, rinoceroj, ĉevaloj, uro, cervoj, lupoj, vulpoj, leporoj kaj marmotoj. Ankoraŭ multe pli malnovaj estas ostoj de simioj makako kaj pavianoj aŭ sabrodenta tigro. Kelkaj praepokaj bestoj faladis en la kavernojn el supraĵo tra kelke da profundaj abismoj, aliaj specioj havis en la subterejo siajn kuŝejojn. Tra la fumtubo ĝis Katedralo de Prošek estis ankaŭ foje fluigitaj eĉ homaj ostoj: rompaĵoj de kranio inkluzive de bone konservinta makzelo, rompaĵoj de vertebroj kaj ripoj. Ili apartenas al homoj Homo sapiens sapiens, de kiuj verŝajne devenas ankaŭ kelkaj trovitaj ŝtonaj kaj ostaj iloj kaj traborita mara konko. Laŭ arkeologoj ili apartenas al malfrua paleolita industrio nomata szeletieno kaj ili havas 30 – 50 mil jarojn.

La supra etaĝo, la tn. Monerstampejo, estas per amplekso la plej malgranda. Ties altaj kaj mallarĝaj koridoroj kondukas tra koloraj marmoroj kaj ili estas preskaŭ sen karsta ornamaĵaro. Tiu ĉi spaco, kunigita kun la supraĵo nur per du mallarĝaj fumtuboj, estis en la 15-a jarcento uzata kiel sekreta monfalsista laborejo. Konvinke pruvis tion riĉaj trovaĵoj de kupraj ladoj, monerilaro kaj aliaj bezonaĵoj eĉ nesukcesitaj moneroj – husanaj heleroj. La laborejo estis uzata verŝajne en la jaroj 14601470 kaj estis en ĝi produktita proksimume pli ol 5000 falsaj moneroj, kies aĉetforto estis proksimume vivtenado de unu homo por du jaroj. La monfalsistoj ankaŭ loĝis en la kaverno, pri kio pruvas terenreguligoj, fajrejoj, ceramiko kaj lampoj kaj kvanto de ostoj el ilia nutraĵo.

La ĉefa parto de la kavernoj estis alirebligita por publiko en la jaro 1959 kaj pli malfrue la vojo estis plilongigata. Hodiaŭ zorgas pri la kaverno fakorganizaĵo kaj ĉiujare vizitas la kavernon ĉirkaŭ 100 mil turistoj.

En ĉirkaŭaĵo de la kaverno eblas viziti ankaŭ 2 km proksimajn kavernojn en Kotýz, urbon Beroun aŭ burgon Karlštejn, kiu situas 12 km de ĉi tie.