Maltravieso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kavo de Maltravieso)
Enirejo al la Groto de Maltravieso
Provinco de Cáceres.

La Groto de Maltravieso estas kavo situa en la ekstera bordo de la urbo Cáceres (regiono Ekstremaduro, Hispanio), pli precize ĉe la Avenuo de Cervantes, kaj kurioze nuntempe integrata en la urba kerno de tiu urbo. Ĝi estis okupata de homoj en diversaj epokoj de la Prahistorio.

Malkaŝo[redakti | redakti fonton]

En 1951 ĉe la antikva “vojo de Maltravieso” situa en la municipa teritorio de Cáceres dum ekspluatado de kalka ŝtonminejo post eksplodo oni malfermis akcidente unu el la ĉambroj de la groto de Maltravieso. La laboristoj eniris kaj trovis homajn restaĵojn asociajn al keramikaj restaĵoj. Poste oni elterigis homajn kraniojn de Homo sapiens, unu el kiuj prezentis trepanon. Lokaj gravuloj, kiaj Ortiz Belmonte (tiama direktoro de la Provincia Muzeo), la Grafo de San Miguel (akademiano de Historio), Eduardo Hernández-Pacheco y Estevan, Francisco Hernández Pacheco kaj José Álvarez Sáenz de Buruaga, pristudis kaj disvastigis la aferon. Carlos Callejo Serrano iĝis rapide kronikisto kaj priserĉisto de la groto.

Loko de la Groto de Maltravieso en la municipo de Cáceres

Post la malkaŝo la laboro de la ŝtonminejo daŭris kaj oni detruis ĉirkaŭ 30 metrojn de la groto. Poste oni haltigis la laboron, sed la groto restis je abandona situacio kio helpis la malbonigadon de la arkeologia kuŝejo. Same malaperis kelkaj el la trovaĵoj kaj keramikaj kaj ostaj. Ĉiukaze oni identigis krom la homajn restaĵojn restojn de specioj el la plejstoceno kiel Crocuta spelaea, Equus caballus kaj Rhinoceros.

Trovaĵoj[redakti | redakti fonton]

La materialoj rekuperataj en la momento de la malkaŝo troviĝas aktuale en la Muzeo de Cáceres. Inter ili elstaras la kranio kiu montras trepanon en la maldekstra parietalo, kun signoj de osta rekreskado, kio indikas, ke la individuo supervivis. Pri la keramiko devenas el la Bronzepoko, kaj temas pri potoj ornamitaj de paralelaj linioj.

En 1956 Carlos Callejo malkaŝis la eston de prahistoriaj pentraĵoj surmure. En 1958 li mem prezentis la unuan eseon pri la kavo[1], en kiu li pristudis la homajn restaĵojn, la keramikaĵojn kaj faras unuan analizon de la pentraĵoj, kiujn oni atribuis al Supra Paleolitiko. Temas pri naŭ murpentraĵoj en kiuj videblas tri ĉefaj temoj: nome manoj, serioj de punktoj kaj triangulaj formoj.

Prestiĝaj arkeologoj venis pristudi la aferon kaj pruvis, ke temas pri la unuaj pentraĵoj trovitaj en sudokcidenta Iberio tre fore de la ĉefa zono de prahistoriaj pentraĵoj de la Kantabra Kornico kaj Pireneoj. Nur en 1979 oni publikis la unuajn bildojn de la pentraĵoj.

Pli aktuale[redakti | redakti fonton]

Kvankam en 1963 ekis la protektado de la groto la laboro de ŝtonminado ĉirkaŭe daŭris, kio rezultis en pliaj detruoj de la groto kaj enfaloj de la kavotegmentoj. Samtempe la eniro en la kavon estis plue libera kaj eĉ nevolonte oni difektis la pentraĵojn. Dum la 1980-aj jaroj oni efektive pli protektis la groton kaj dum la 1990-aj jaroj oni pristudis la pentraĵojn per pli modernaj metodoj kiuj ekzemple pliampleksigis la nombron de la manoj de 37 al 71.

Panoramo de la Parko de Maltravieso, kun la enirejo al la groto fone kaj centre de la bildo, kun sia respektiva Interpretejo maldekstre, konstruita en 1999.

En 1999 oni inaŭguris la ĵus konstruitan interpretejon. Aktuale la urba ampleksiĝo enmetis la groton de Maltravieso en sia interno, kie oni konstruis en la zono de la ŝtonminejo publikan parkon kun sia respektiva interpretejo.

Jam en la 21a jarcento per plej modernaj studmetodoj oni datigis la diversajn kuŝejojn kaj oni konstatis, ke la groto estis uzata dum la Malsupra Paleolitiko, Supra Paleolitiko kaj Bronzepoko. Dum la purigado de la kavo oni trovis skeleton de infano kaj ostojn de bestaro asocia al Plejstoceno (damao, urso, uro, ĉevalo, rinocero, linko, hieno, ...) kio permesis datigi la lokon inter 350.000 kaj 120.000 jaroj. Pri la pentraĵoj oni malkaŝis ke temas pri almenaŭ kvar temoj kiuj estas la jenaj:

Pri la manoj strangas, ke multaj ne havas etfingron kaj eĉ kelkaj kiuj ne havas aŭ havis ricevis poste kroman pentradon de la mankinta etfingro. Oni ne supozas, ke okazis ritaj fingrotranĉadoj. Krom la bestoj estas ankaŭ ideoformoj. Post la malkaŝo de Maltravieso oni malkaŝis aliajn grotojn en la sudokcidento de Iberio kaj okazis foje similaj malkovroj en Ekstremaduro, Salamanko kaj Portugalio.

Aktuale la vera groto estas nevizitebla de la publiko, sed oni povas viziti kopion.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Cueva Prehistórica de Maltravieso, junto a Cáceres'