Kavo de ostoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kavo de ostoj
Fosilio Oase 2
Fosilio Oase 2
Fosilio Oase 2
arkeologia lokokaverno [+]

LandoRumanio
SituoAnina
- koordinatoj45° 1′ 0″ N, 21° 50′ 0″ O (mapo)45.01666721.833333Koordinatoj: 45° 1′ 0″ N, 21° 50′ 0″ O (mapo)

Malkovrita2002

SpecialaĵoLoko de la plej malnovaj restaĵoj de moderna homo en Eŭropo

Kavo de ostoj (Rumanio)
Kavo de ostoj (Rumanio)
DEC
Map
Kavo de ostoj
Vikimedia Komunejo:  Peștera cu Oase [+]
vdr

Peștera cu oase [peŝtera ku ŭase] (La Kavo kun ostoj) estas sistemo de 12 koridoraj kavoj kaj karstaj ĉambroj, situanta je N. 45° 01’; Or. 21° 50’, en la sudokcidenta Rumanio, kie oni trovis la plej malnovajn restaĵojn de homo en Eŭropo.

En 2002 oni trovis la plej antikvajn homajn restojn (Homo sapiens) en Eŭropo en la "La Kavo kun ostoj" (Peștera cu oase), ĉe Anina, en la nuna Rumanio. La restoj (makzelo) datiĝas el antaŭ proksimume 42 000 jaroj kaj ricevis la nomon de "Johano de Anina" (Ion din Anina). Kiel la eŭropaj restoj plej antikvaj de Homo sapiens ili povus reprezenti la unuajn homojn, kiuj eniris en la kontinenton. La restoj gravas, ĉar ili prezentas mikson de malnovaj trajtoj, de frumoderna homo kaj de neandertala homo, indikante eblan hibridon inter neandertalulo kaj moderna homo.