Kay Davis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kay Davis (naskiĝis la 5-an de decembro 1920 je Evanston en Ilinojso kiel Kathryn Elizabeth Davis; mortis la 27-an de januaro 2012 je Apopka en Florido[1]) estis usona kantistino. Ŝi kantis en la Orkestro Duke Ellington.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Davis studis ekde 1938 ĝis 1945 kantadon kaj pianludon kaj membriĝis en la jaro 1944 en la bando de Duke Ellington, kiu okupigis ŝin krom Joya Sherrill kaj Al Hibbler en sia orkestro. Ellington uzis ŝian koloratursoprano ofte por skatkantaj aranĝaĵoj, ekzemple kune kun la klarneto de Jimmy Hamilton. Li ankaŭ uzis ŝian voĉon je konĉertpecoj kaj preĝokantoj aŭ ĉe la senvorta improviza akompano de ĉefvoĉo, kiun Adelaide Hall kreis por la titolo Creole Love Call.[2] Kun Ellington kaj Ray Nance ŝi vizitis en 1948 Anglujon kaj Francujon kaj partoprenis la vojaĝon de la orkestro tra Eŭropo en la sama jaro; fine de 1949 ŝi deiĝis de la Orkestro Duke Ellington kaj ekde tiam ne plu laboris muzikiste.

Davis estas aŭdebla je la titoloj I Ain't Nothing But the Blues (1944), It Don't Mean a Thing, But It Ain't that Swing kaj Solitude (1945), Transbluency kaj Minnehaha (1946), On a Turnquoise Cloud (1947) kaj Creole Love Call (1948) de Duke Elligton. Kontraste al sia kolegino Joya Sherrill, kiu samtempe (foje ankaŭ en triopo kun Marie Ellington) laboris kun ŝi en la bando, Kay Davis ne estis vera ĵazkantisto; ŝi estas pli rigardebla kiel klasikmuzika kantisto.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Duke Ellington: Carnegie Hall Concert, December 1944 (Prestige)
  • Duke Ellington: Treasury Shows (DETS, 1945)
  • Duke Ellington: 1946 (Classics)
  • Duke Ellington:1947-1948 (Classics)

Duagrada literaturo[redakti | redakti fonton]

Rimarko[redakti | redakti fonton]

  1. Dennis Hevesi: Kay Davis, Coloratura, Soared in Wordless Songs, Dies at 91 – Nekrologo en The New York Times
  2. citita laŭ Collier, p. 360