Kayano Shigeru

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KAYANO Shigeru (萱野茂 [kajano ŝigeru]; 15-a de junio 1926 - 6-a de majo 2006) estas Ajno, li laboris konservi Ajnan kulturon kaj Ajnuan lingvon. Li estis la unua Ajnu-devena Konsilisto (1994-1998) kaj demandis en Ajnua lingvo kiel Konsilisto por ke "Oni sciu ke ne-Jamataj etnoj loĝas en Japanio".

Li naskiĝis en Nubudani en Biratori-urbeto en Saru-distrikto en Hokkajdo. Liaj gepatraj lingvoj estas Japana kaj Ajnua lingvoj ĉar lia avino parolis en Ajnua lingvo.

Li fondis Nibudani-Muzeon pri Ajnua Kulturo en 1972. En 1992 li kandidatiĝis por Konsilisto je Japana Socialista Partio, tamen malsukcesis, poste en 1994 li Konsilistiĝis kiel la unua Ajna parlamentano. En 1996 li ekapartenis al Demokrata Partio de Japanio pro la skismo Japana Socialista Partio. Li laboris por establi la juron pri promocio de Ajnua kulturo, ĝi establiĝis en 1997, li emeritiĝis en 1998.

Je 6-a de majo 2006 li mortis pro pneŭmonio kaŭzita de parkinsono.

Eksteraj ligiloj