Kazaĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kazaĥio
Kazaĥa Respubliko
Қазақстан Республикасы
Qazaqstan Respūblīkasy

Flago de Kazaĥio (detale)

Blazono de Kazaĥio (detale)

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Meniñ Qazaqstanım
Mapo
suverena ŝtatounueca ŝtatolando sen maraliro • plurkontinenta lando • lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Astano, de la 1-a de decembro de 1997
Oficiala(j) lingvo(j) kazaĥa lingvo, rusa lingvo
Uzata(j) lingvo(j) kazaĥa kaj rusa.
Areo 2.717.000 km² km²
Loĝantaro 16.196.800 (2021)
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Horzono +4
Interreta domajno .kz
Landokodo KZ
Telefona kodo +7
Plej alta punkto Ĥan Tengri
Plej malalta punkto Karagiye
Politiko
Politika sistemo prezidenta respubliko
Ŝtatestro prezidento Nursultan Nazarbajev (1991).
Ĉefministro Kerim Mesimov
Sendependiĝo 16-a de decembro 1991 (de Sovetunio)
Ekonomio
Valuto Kazaĥa tengo (KZT)
vdr

KazaĥioKazaĥujo (ankaŭ Kazaĥstano, oficiale Kazaĥa Respubliko, en la kazaĥa: Қазақстан; en la rusa Казахстан) estas eŭrazia lando, ĝia teritorio dividiĝas inter Centra Azio kaj malgranda parto de Eŭropo. Ĝi estis membro de Sovetio ĝis 1991.

Kazaĥio havas landlimojn kun Rusio (6.846 landlimaj kilometroj), kun Uzbekio (2.203 km), kun Ĉinio (1.533 km), kun Kirgizio (1.051 km) kaj kun Turkmenio (379 km). Ĝi havas marbordojn ĉe la Kaspia Maro. Kazaĥio estas la naŭa plej granda lando de la mondo pro ĝia areo kaj la plej granda internlanda ŝtato entute, sed ĝia duondezerto malhelpas la proporcian loĝantaron en la kazaĥa teritorio: ĝia loĝdenso estas nur po 6 personoj laŭ kvadrata kilometro.

Geografio

Kun areo de 2,7 milionoj da kvadrataj kilometroj, Kazaĥio estas la naŭa plej granda lando en la mondo. Ĝia grando preskaŭ ekvivalentas al okcidenta Eŭropo.

Valo de kasteloj en la kanjono Ŝarin en Tianŝan

Situanta inter la okcidenta Azio kaj la plej orienta parto de Eŭropo, ĝia ampleksiĝo donas al ĝi varian topografion. La lando etendiĝas sur enorma stepo situanta inter la Kaspia Maro kaj la Altaj-montaro. Sude, ĝi havas landlimojn kun la dezerto Kyzylkum, situanta inter la Arala Maro kaj la tiel nomata Stepo de la Malsato (Betpak Dala), en la nordo troviĝas la plataĵoj de la lago Balĥaŝo kaj oriente la montarbranĉoj de la montoj Altajo kaj Tianŝan.

la lago Balĥaŝo

La rivera reto estas tre neregula kaj la ĉefaj riveroj trairas plejparte rande de la lando. En Kazaĥio estas proksimume 48 000 lagoj kun suma areo de 45 000 km². 94 % havas surfacon malpli grandan ol 1 km². Parto de la lagoj entenas dolĉan akvon kaj parto salan. Tutmonda unikaĵo estas la lago Balĥaŝo (la 15-a plej granda en la mondo), kiu estas duone dolĉakva kaj duone salakva. Krome en la lando estis estigitaj pli ol 4 000 fiŝlagoj kaj akvobaraĵoj.

Historio

Kronologio

  • En la 9-a jarcento islamiĝas la triboj, kiuj loĝis en teritorio de nuntempa Kazaĥio.
  • En la 13-a jarcento la armeo de Ĝingis-Ĥano invadas la landon.
  • En la 17-a ĝis 18-a jarcentoj, okazas invadoj venintaj el la oriento.
  • Inter 1802 kaj 1850 la teritorio aneksiĝas fare de la Rusia Imperio. Alvenas la rusaj koloniistoj.
  • En 1920 estas proklamata la Aŭtonoma Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko.
  • En 1936 estas proklamata la Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko.
  • En 1991 ĝi estas la lasta eksa sovetia respubliko kiu proklamas la sendependecon.
  • En 1992 la ŝtato aliĝas al la Unuiĝintaj Nacioj (UN).
  • En 1997 la landa ĉefurbo estas delokigita de Almaty al Akmola, kiu estis rebaptata kiel Astano. Ĉi maniere la registaro translokiĝis al la geografia centro de la lando.
  • La 1-an de septembro 2006 estis inaŭgurata la Operejo de Kazaĥio, nomata la Piramido de la Paco, dizajnata de la arkitekto Norman Foster - grandega piramido 62 metrojn alta kiu povas gastigi 1.500 personojn.
  • Same en 2006 estas eliminata la lasta restaĵo el la sovetia simbolaro: la kazaĥa himno estas ŝanĝata.
  • En 2007 la prezidanto Nursultan Nazarbajev fariĝas dumviva prezidanto de la lando.

Politika-administra organizado

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Kazaĥio.


Kazaĥio estas dividata en 14 provincoj (oblystar; singulare: oblys - vidu ankaŭ la artikolon pri la neologismo oblasto) kaj tri urboj (qala; singulare: qalasy):

  1. Provinco Akmola (Kokshetau)
  2. Astano
  3. Provinco Aktobe (Aktobe)
  4. Provinco Almaty (Taldykorgan)
  5. Almaty
  6. Provinco Atyrau (Atyrau)
  7. Provinco Orienta Kazaĥio (Öskemen)
  8. Provinco Karaganda (Karagando)
  9. Provinco Kostanajo (Kostanaj)
  10. Provinco Kyzylorda (Kyzylorda)
  11. Baikonur
  12. Provinco Mangystau (Aktau)
  13. Provinco Norda Kazaĥio (Petropavlovsk)
  14. Provinco Pavlodar (Pavlodar)
  15. Provinco Suda Kazaĥio (Ŝimkento)
  16. Provinco Okcidenta Kazaĥio (Oral)
  17. Provinco Zhambyl (Taraz)

Registaro kaj politiko

Nursultan Nazarbajev, prezidento de Kazaĥio

Kazaĥio estas konstitucia respubliko kun politika sistemo ege prezidentisma. La prezidanto estas la ŝtatestro kaj samtempe la ĉefkomandanto de la kazaĥa armeo. Li havas plenan nuligrajton pri la leĝoj kaj decidoj aprobataj de la parlamento. La prezidanto Nursultan Nazarbajev, kiu okupas la postenon ekde la kazaĥa sendependiĝo, estis reelektata por nova 8-jara regperiodo en 1999. La Unua Ministro, kiu regas laŭ la nomumado de la prezidanto, estas la 'kapo' de la Kabineto de Ministroj kaj li estas la videbla reprezentanto de la landa registaro. Ekde junio 2003 la posteno estas okupata de Daniyal K. Akhmetov. Ankaŭ ekzistas tri unuaj vicministroj kaj 16 ministroj en la kabineto.

Kazaĥio havas duĉambran parlamenton, konsistanta el Malalta Ĉambro kaj Senato. Dum la distriktaj balotadoj oni elektas reprezentantojn por 67 benkoj en la Malalta Ĉambro. Aliaj dek membroj estas elektataj per malsama proceduro.

La Senato havas 39 membrojn. Du el ili estas elektataj en ĉiu elekta asembleo en la 16 ĉefaj administraj dividoj de la lando. La restantaj sep senatanoj estas elektataj rekte de la respublika prezidanto.

Ekonomio

Eksportado al Importado el
Lando Procento Lando Procento
 Rusio 19.5 %  Rusio 48.7 %
 Ĉinio 7.3 %  Germanio 6.6 %
 Germanio 6.2 %  Usono 5.5 %
Aliaj 66 % Aliaj 39.2%

La bovbredado de Kazaĥio ĉefe koncentriĝas en la duondezertaj sudaj regionoj de la lando kaj orientiĝas al la bredado de gebovoj el la raso karakulo, kiu povizias lanojn kaj "astraĥanajn" peltojn.

Kazaĥio ne nur estas konsiderata kiel unu el la ĉefaj minejaj aziaj landoj, sed ankaŭ estas unu el la plej grandaj grajn-eksportantoj. Rilate al la mineja sektoro, estas elfosata karbo en Karaganda kaj Pavlodar; nafto kaj gaso en la baseno de Emba, situanta ĉe la Kaspia Maro. La elfosado de fero, mangano kaj kupro estas grandkvanta en la centr-orienta regiono kaj oro en strio rande de la baseo de la rivero Irtysh. La mineja ekspluatado favorigis la disvolviĝon de industria reto, kaj faktorioj pri maŝinaro, kemiaĵoj, kotonaj teksaĵoj kaj nutraĵoj.

Nuntempe la lando havas prosperan ekonomion. En la jaro 2005 ĝia ekonomio kreskis ĉ. 10% kaj dum la lasta jarkvino, 100%, kio igas ĝin unu el la plej prosperaj kaj viglaj ekonomioj de la azia kontinento kaj granda potenco en la centr-azia regiono. La riĉeco de la lando devenas de la abundegaj naturaj rimedoj, speciale nafto, kvankam procenton el la riĉeco, ĉiufoje pli grava ŝuldiĝas al la turismo. La plej grava defio de la ekonomio estas la reduktado de la dependeco je la naturaj rimedoj.


Demografio

Loĝantara evoluo inter 1992 kaj 2003 je miloj da personoj (laŭ FAO, 2005).

La plimulto de la loĝantaro de la nuna Kazaĥio (datumoj de 1999) estas kazaĥoj (53,4%) aŭ rusoj (30%), kun malgrandaj grupoj de ukrainoj (3,7%), uzbekoj (2,9%), germanoj (2,3%), ujguroj (1,6%) kaj aliaj malplimultoj. La 90-aj jaroj estis markitaj de la elmigrado de multaj eŭropanoj kiuj forlasis Kazaĥion por reveni al iliaj originaj landoj. Tiu ĉi fenomeno, kune al la pliiĝo de naskiĝoj, igis la kazaĥojn la plimulta etno en la lando.

kazaĥaj virinoj

La religioj estas sunaa islamo (47%), la rusa ortodoksa kristanismo (44%), protestantismo kaj aliaj. Kazaĥio estas dulingva lando. La kazaĥa lingvo estas la ŝtata lingvo kaj la rusa lingvo estas konsiderata kiel la oficiala lingvo. La rusa estas uzata en la negocoj kaj ĝi estas parolata de ĉ. 83% de la loĝantaro, dume 64,4% de la loĝantaro parolas la kazaĥan. La edukado estas deviga ĝis la supera lernejo kaj alfabetismo estas 99,9%.

Kulturo

Dosiero:Mechet pavlodar.jpg
Moskeo de Pavlodar.

Antaŭ la rusa konkero, la kazaĥa kulturo adaptiĝis al nomadismo kaj la tradicia vivstilo. Malgraŭ tio ke Islamo estis enkondukita en la plimulton de la kazaĥoj dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj, la religio ne estis asimilata post multa tempo. Kiel rezulto, Islamo kunvivis kun tradiciaj elementoj el ŝamanismo. La tradiciaj kazaĥaj kredoj asertas ke disaj spiritoj loĝis kaj vivigis la teron, la ĉielon, la akvon, kaj la fajron, krom la dombestoj. Ĝis niaj tagoj, la gastigantoj el kamparanaj regionoj kutime ricevas ŝafidon ĵusmortigitan. La gastoj kelkfoje estas invitataj beni la ŝafidon kaj peti permeson al sia spirito por ekigi la ceremonion. Krom la ŝafido, multaj pladoj havas simbolan valoron en la kazaĥa kulturo.

Hodiaŭ la kazaĥa kulturo, post la sendependiĝo disde la eksa Sovetio denove revigliĝas ĉar Islamo denove fariĝas la plejmulta religio de la loĝantaro. Malgraŭ tio, la kazaĥa kulturo radikale okcidentaliĝis pro la rekta kontakto kun Okcidento danke al la naft-eksportado. Kvankam nuntempe ankaŭ notindas proksimecon al Ĉinio en politika kaj ekonomika plano - multe da ĉiniaj kompanioj (precipe en nafta sektoro) laboras en Kazaĥio.

Muziko kaj kinarto

Je muzika nivelo, la pop-kulturo estas firme establita inter la kazaĥoj. Je kinarta nivelo, la lando bone ekdisvolviĝas, ekzemple en Almaty ĉiujare estas celebrata la plej prestiĝa filmfestivalo en Centra Azio, la Evraziya en kiu estas montrataj filmoj el la tuta Centra Azio kaj aliaj turklingvaj landoj kiaj Azerbajĝano kaj Turkio inter aliaj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo de la registaro de Kazaĥio (kazaĥe, ruse kaj angle) greke informa retejo pri Kazaĥio en la angla greke informa retejo pri Kazaĥio en la germana