Kazamanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kazamanco
regionopejzaĝonaturregiono [+]

LandoSenegalo
- koordinatoj13° 0′ 55″ N, 15° 19′ 4″ U (mapo)13.01526-15.31769Koordinatoj: 13° 0′ 55″ N, 15° 19′ 4″ U (mapo)


Kazamanco (Tero)
Kazamanco (Tero)

Kazamanco (Senegalo)
Kazamanco (Senegalo)
DEC
Kazamanco
Kazamanco

Map
Kazamanco
Vikimedia Komunejo:  Casamance [+]
vdr
Kazamanco koncistas el regionoj Ziguinchor, Sédhiou kaj Kolda.

KazamancoCasamance, kiu ricevis sian nomon de la rivero Casamance, estas regiono en sud-okcidenta Senegalo, inter Gambio kaj Gvineo Bisaŭa. La plejmultnombra etno en Kazamanco estas la djola popolo, kies lingvo estas la djolaaŭ kaza. Gi konsistas el la administrivaj regionoj Ziguinchor, Sédhiou kaj Kolda.

Plej granda urbo estas Ziguinchor. Fama turismejo estas Cap Skirring. Granda parto de Kazamanco estas parto de la ekoregiono Gvinea arbara-savana mozaiko.

Separatisma konflikto[redakti | redakti fonton]

Kazamanco, kiu havas alian ekologion ol cetera Senegalo, produktas la plejparton de manĝaĵoj, rizo kaj kotono en la regno – kaj antaŭ la armigita konflikto ankaŭ havis la plej grandan turisman ekonomion. Pro Gambio, ĝi estas landstrio sufiĉe izolata de aliaj partoj de Senegalo. La plej granda etna grupo – tamen ne memstara majoritato – la djoloj, parolas nek la senegale ĉefan lingvon, la volofan, nek la registaran francan, kaj malsame al la islamana plejmulto, ili estas kristanoj aŭ animismanoj. Ekzistis separatismajn sentimentojn inter ili ekde la kolonialismaj tempoj.[1]

La djoloj havas senson ke ili mem ne profitas de la riĉeco de ilia hejmregiono, Kazamanco, kaj ke plejmulto de la profito alvenas al ĉefurba Dakar.[1] En Kazamanco daŭras konflikton inter la registaro kaj separismaj fortoj[2] ekde 1982 – armigita ekde 1990. Interalie la ekzistanta brita kaj portugala kolonia heredaĵo en la Kazamanca areo apartigas la regionon de la resto de la lando. Malgraŭ pacinterkonsento subskribita en 2004 kun kelkaj el la ribelaj organizoj,[3] la perfortaj okazaĵoj en la regiono daŭras.[4]

Ankaŭ ĉe la alia flanko de la landlimo, en la areo de la rivero Casamance en Gvineo Bisaŭa, estas separisma agado, sed tie la separatistoj estas por-senegalo.[mankas fonto]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]