Kazbek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kazbek, Kazbeko (kartvele მყინვარწვერიყაზბეგი(mk'invarcveri aŭ kazbegi), osete Хъазыбеджы хохСæнайы хох, ruse Казбек) estas la dua (post Elbruso) plej alta monto de la Granda Kaŭkazo.

La monto havas formon de duobla konuso, kies bazo estas sur alteco de 1.770 m. Plejparte kovrita per glacio kaj neĝo. Ĉe la orienta deklivo iras la kartvelia milita vojo (unu el malmultaj aŭtovojoj inter Norda kaj Suda Kaŭkazio).

La monton verŝajne unuafoje ascendis en 1868 Douglas W. Freshfield, Adolphus W. Moore kaj Charles C. Tucker.