Kazi Nazrul Islam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nazrul.jpg

Kazi Nazrul ISLAM (bengallingve কাজী নজরূল ইসলাম; naskiĝis la 24-an de majo 1899 en vilaĝo Ĉurulia; mortis la 29-an de aŭgusto 1976 en Dhako) estis unu el la plej gravaj modernaj poetoj bengalaj kun fajra kaj tragike tranĉita vivo. Kvankam multe malpli konata internacie ol Rabindranath Tagore, li estas samtiom respektata, kaj tiomgrade influis la bengalan spiriton kiel tiu lasta. Li estis kromnomita la "ribel-poeto", kaj honorita kiel "nacia poeto" kiam ekestis Bangladeŝo.

Li estis poeto, gazetisto, politika aktivulo, muzikisto, ankaŭ en kinarto li krome aktoris kaj reĝisoris.

La plej furoran parton de sia verkaro konsistigas la pli ol 2000 kanzonoj, kiujn li verkis kaj enmuzikigis, kaj 1000 el inter ili li kantis kaj surdiskigis mem. Tiuj daŭre estas kantataj kaj registataj de dekoj inter la plej elstaraj bangalaj kantistinoj kaj kantistoj, kaj konsistigas eĉ apartan muzikan genron bengalan: la nazrul-gîti!

Lia poezio, kun ties vibraj ritmoj kaj senrespektaj temoj sentigas efektan kontraston kontraŭ tiuj de Tagore (kvankam li admiris kaj respektis la maljunan poeton, kiu mem tre aprezis la junan, kaj kiam tiu estis malliberigita dediĉis subtene verkon al li). Li uzis temojn kaj vortaron ankoraŭ neniam uzata en la bengala poezio antaŭ li. Per beletro, gazetado, kaj politikado, li oponis al la fremda rego (tiu de Britio super Hindio) kaj koloniismo, sed ankaŭ al religia ŝovinismo kaj religia fundamentalismo (kvankam islamano, li edziĝis la 24-an de aprilo 1924 hinduan virinon el brahmana familio: Promila Devi). Ankaŭ la de li uzataj formoj estis Hindi-tipike sinkretismaj : Li uzis sanksritajn kaj arabajn versojn tiom bone kaj facile kiom tradicie bengalajn, li aludis je hinduaj mitoj tiombone kiom persaj poeziaj temoj, kaj instigoj naskitaj de la Rusa Revolucio de 1917

Vivo[redakti | redakti fonton]

Male al Tagore (kiu naskiĝis en riĉega kaj klerega familio) li naskis en malriĉa familio, lia patro zorgis vilaĝan moskeon, kaj pro ties morto Nazrul devis ĉesi frue studon, kaj anstataui lin eĉ infane. Nur feliĉaj hazardoj poste igis lin koni verkistojn kaj ebligis lin repreni siajn studojn kaj efektivigi siajn literarajn talentojn. Do facile kompreneblas kiel li iĝis la voĉo de la subpremitoj. Dum la Unua mondmilito li dungiĝis en la brita armeo, sed nur restis dujare garnizone en Karaĉio, kie li povis lerni la persan, praktikis muzikon, kaj li komencis sian literaran karieron.

<kompletigenda>

En lia lasta parolado, eldirita en aprilo 1941, kaj kvazaŭ profete titolita "Se la flaŭto ne ludas plu", li diris:

La konstantan batalon inter hinduoj kaj islamanoj, agresemon inter nacioj kaj militojn, malegalecon inter la senkompate malriĉaj enŝulditoj kaj la montrega stako da milionoj kaj milionoj da rupioj stokitaj en bankoj - tiuj estas kion mi deziris likvidi. En mia poezio, kantoj, muziko, kaj aliaj verkoj mi establis pompan egalecon kaj unuecon. Mi venis por pardoni le malbelan kaj pereigi la demonan. Vi estas miaj atestantoj, kaj tia estas supra Belo. Mi ne strebas al famo aŭ al gvida posteno. Mi ne kapablas deteni la larmojn. Ne rigardu al mi tiun tagon kiel iun pertenanta nur al islamanoj. Se mi venis, mi venis nur kiel servisto de la unu kaj nevidebla Dio, kiu staras super hinduoj kaj islamanoj, super ĉiuj gentoj kaj kredoj. Bonvolu pardoni al mia strnage bela Amanto, bonvolu pardoni al mi ankaŭ, pri tio ke tiu ĝoja okazaĵo, sub la kovro de ia mallumo, fariĝis malhela nokto de pluvo. Bonvolu pensi je mi kiel ian senripozan junulon, kiu venis en ĉi mondon, kun sopiro al pleniĝo, sed estis lia suferanta la doloron de nepleniĝo, kiu venis al vi en viaj sonĝojn kaj ploradis."

En 1942 li malsaniĝis abrupte perdis la parolon kaj memoron kaj malgraŭ ĉiuj medicinaj klopodoj neniam resaniĝis, dum 34 jaroj li restis tia ĝis li mortis la 29-an de aŭguto 1976 en la „instituto por universitata medicina esploro“ de Dhako. Lia vartistino dum liaj lastaj jaroj memoras: "li kutimis rideti, kiam oni montris al li bildoj pri lia edzino aŭ pri junaĝo. Se oni oni aŭdigis lin liajn de li kantitajn kaj sudiskigitajn poemoj aŭ se kantisto venis kanti ilin, li ekploris. Li ŝatis bonbonojn kaj aŭskulti muzikon."


Lia estas mesaĝo pri liberigo, universala frateco, kuraĝo kaj digneco al ĉiuj tra la mondo.
Li foje diris: "Kvankam mi naskis en ĉi lando kaj ĉi socio, mi ne opinias ke mi apartenas nur al ĉi lando aŭ ĉi socio, sed al tuta mondo."

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Romanoj:
    • Bandhan Hara (libera el ligoj), 1927
    • Mrityukshuda (malsato al morto), 1930
    • Kuhelika (mistero), novel, 1931
  • Novelaroj:
    • Byathar Dan (donacante la suferon)
    • Rikter Bedan (aflikto de la senhavuloj), 1925
    • Shiulimala (La girlando de Ŝiuli), 1931


Kazi Nazrul Islam

Kaj kiam li esti en malliberejo li verkis tiun ĉi poemon:

"Se ni sidas katenitaj
Sciu vi ke tio estas ruzo
Cele pli boni la katenojn rompi
Vi kredas nin enŝlosigintaj
En karcerojn de viaj malliberejoj
Sed niaj koroj ŝtele
komplotas nian liberigon
Ni estas malliberigitaj ĉi tie fratoj
por ke finiĝu la katenteroro
Tion mi diras plenvere al vi ĉiuj
Tiujn piedoj niaj, kiujn oni nin ligis
Estas nenio ajn ol la militilo
Kiu frakasos la katenojn de l'popolo!"


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

rete legebla en Esperanto: tri poemoj, inter ili : ŝtelistoj kaj rabistoj