Kazimieras Starkevičius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kazimieras Starkevičius
Persona informo
Naskiĝo 23-an de julio 1956 (1956-07-23) (67-jaraĝa)
en Kaunas
Lingvoj litova
Ŝtataneco Litovio
Alma mater Universitato Vilno
Okupo
Okupo juristopolitikisto
vdr

Kazimieras (Kazys) Starkevičius (naskiĝis la 23-an de julio 1956 en la vilaĝo Rokai, subdistrikta komunumo Kaŭno) estas politikisto kaj juristo de Litovio. Li inter 1974 kaj 1979 studis historion de bibliotekoj kaj bibliografion en la Universitato Vilno kaj poste inter 1984 kaj 1989 studis juron tie. Ekde la jaro 1985 li laboris en diversaj pozicioj de la urba administrejo de Kaŭno. Inter ali li en 2000/2001 kaj 2003/2004 estis vicurbestro. Ekde 2004 li estas membro de la nacia parlamento Seimas. Ekde la 9-a de decembro 2008 li estas ministro pri ter-ekonomio (do agrikulturo) en la registaro de Litovio, ankaŭ post ties restrukturigo la 22-an de julio 2009. Lia ministerio nacilingve nomatas Lietuvos Respublikos žemės ūkio ministerija.

La politikisto reprezentas la konservativan partion Tėvynės sąjunga (Patrolanda Unio).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]