Kazimierz Imieliński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kazimierz Imieliński
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1929 (1929-12-06)
en Dąbrowa Górnicza
Morto 16-an de julio 2010 (2010-07-16) (80-jaraĝa)
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Medical College of Jagiellonian University
Okupo
Okupo psikologokuracisto
vdr

Kazimierz Mikołaj Imieliński (naskiĝis la 6-an de decembro 1929 en Dąbrowa Górnicza, mortis la 16-an de julio 2010) estis pola kuracisto seksologo, profesoro de medicinaj sciencoj, plurjara gvidanto de la Fako pri Seksologio kaj Patologio de Interhomaj Kunligoj ĉe la Medicina Centro de Postdiploma Edukado en Varsovio, fondinto de Pola Akademio de Medicino, Akademio de Seksa Scio.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

En 1954 akiris kuracistan diplomon ĉe Medicina Universitato en Krakovo. En 1963 komisiono kreita de Studumo pri Perfektigado de Kuracistoj en Varsovio atribuis al li la unuan fojon en Pollando la titolon de specialisto pri seksologio. En 1971 habilitiĝis pri seksologio. En 1973 Kazimierz Imieliński organizis la unuan en la lando seksologian filion – Seksologian Fakon ĉe Medicina Universitato en Krakovo, kaj en 1981 Fakon pri Seksologio kaj Patologio de Interhomaj Kunligoj (hodiaŭ la Fako pri Psikosomatiko, Seksologio kaj Patologio de Interhomaj Kunligoj).

Kolektis 56 honorajn doktorecojn, atribuitaj de universitatoj el 24 ŝtatoj, en kvar kontinentoj. Estis honora profesoro de 18 eksterlandaj universitatoj, posedis 96 krucojn, ordenojn kaj medalojn el 26 ŝtatoj - interalie en 1996 riceis de la manoj de greka prezidento Konstantinos Stephanopoulos la Medalon de Hipokrato pro kreo de nova studdirekto - universalisma medicino (ĝi ligas diversajn medicinajn metodojn devenantajn de la okcidenta civilizo kun tradicia kuracado de la Oriento). En 2004 estis distingita de la Granda Kruco de Renaskiĝinta Pollando.

Pro siaj esceptaj meritoj Kazimierz Imieliński estis trifoje nomumita por Nobelpremio pri paco.

Li estis ediniĝinta, liaj du filoj iĝis kuracistoj.