Kazimierz Kleina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kazimierz Kleina
Persona informo
Kazimierz Kleina
Naskiĝo la 21-an de februaro 1958
en Sierakowice
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Gdansko vd
Partio Civitana Platformo • Senate 2001 vd
Profesio
Okupo politikisto • lerneja majstro vd
Aktiva en Varsovio vd
En TTT Oficiala retejo vd
Dum la 8-a de novembro 2011
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kazimierz Mariusz Kleina (naskiĝis la 21-an de februaro 1958 en Sierakowice, en Pomerio) – pola entreprenisto kaj politikisto, municipano, parlamentano de Pola Sejmo de la 5-a oficperiodo 2005 - 2007, senatano de la 4-a, 7-a kaj 8-a oficperiodoj. Li estas ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE).

Biografio

Post la fino de liceo je la nomo de Stefan Żeromski (legu: Ĵeromski) en Lębork (legu: Lenbork) li finis la Gdanskan Universitaton, la Fakultaton de la Ekonomiko de la Transporto kaj la Fakultaton pri Humanistiko. Dum la jaroj 19841990 li laboris kiel instruisto en la mezlernejoj en Żukowo apud Gdansko. En la jaro 1990 estis elektita kiel Urbestro de Łeba (legu: Ŭeba). De la jaro 1991 li estis prezidanto de la Kaŝub-Pomeria Asocio.

Dum la jaroj 19931996 li estis Vojevodo de la Vojevodio en Słupsk. De la jaro 1997 ĝis 2001 li estis senatano de la 4-a oficperiodo kaj estis prezidanto de la Komisiono pri Nacia Ekonomio en Pola Senato. Li estis elektita al Senato de la Balot-Agado "Solidareco". De la jaro 2002 ĝis 2005 li estis ano de Pomeria Parlamento / nomata Sejmeto. Li estis ano de la Konservativ-Popola Unio, kaj poste ano de la Civitana Platformo. Dum la parlamentanaj balotoj en la jaro 2005 estis elektita por la Sejmo de la 5-a oficperiodo (2005 - 2007), de la partio Civitana Platformo. La 15-an de februaro 2006 la unuan fojon en pola parlamento li parolis en la kaŝuba lingvo. Dum la parlamentanaj balotoj en la jaro 2007 li estis elektita kiel senatano ricevinte 220.390 da balotvoĉoj (la dua loko en la gdanska balot-regiono 2007 - 2011). Dum la sekvontaj balotoj en la jaro 2011 same sukcese eniris Senaton ricevinte 89.389 da balotvoĉoj en la unumandata balotregiono.

Esperanto

Li estas la ano de pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE). Al la PGAE apartenas i.a. Prezidanto de Eŭropa Komisiono de Pola Senato prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt (la prezidanto de PGAE), parlamentanino de Sejmo Ligia Krajewska (la vicprezidantino de PGAE), Vicprezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński, Vic-Prezidantino de Pola Senato Grażyna Sztark, Ĉef-ministro de Pola Registaro Włodzimierz Cimoszewicz, senatanoj: Roman Zaborowski, Andrzej Grzyb, Mieczysław Augustyn, Stanisław Jurcewicz, Jan Maria Jackowski, Sławomir Preiss, tri aliaj geparlamentanoj de Pola Sejmo: Teresa Hoppe, universitata prof., poligloto kaj esperantisto Tadeusz Iwiński, alia poligloto kaj esperantisto d-ro Robert Biedroń ... kaj pluraj aliaj. Senatano Kleina partoprenis la E-konferencon en Pola Senato kiu okazis la 17-an de oktobro 2012, li ankaŭ vizitis la E-ekspozicion "125 jaroj de Esperanto" kiu la saman tagon estis inaŭgurita en la Senato, krome li estis invitita de Etsuo Miyoshi kaj ĉeestis kun grupo de politikistoj kaj esperantistoj en la solena vespermanĝo kiu finis la E-eventojn en Pola Senato dum tiu tago. Senatano Kleina partoprenis ĉiujn ĝisnunajn kunsidojn de PGAE. Jen ligilo al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE): http://www.senat.gov.pl/sklad/senatorowie/zespoly/parlamentarny,68,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto.html (en la pola).


Bibliografio

Eksteraj ligiloj