Kazimierz Kuratowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kazimierz Kuratowski

Kazimierz KURATOWSKI (naskiĝis la 2-an de februaro 1896 en Varsovio — mortis la 18-an de junio 1980 en Varsovio) estis pola matematikisto, unu el ĉefaj reprezentantoj de la varsovia skolo matematika.

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Filo de advokato Marek Kuratow kaj Róża Karzewska. En 1913 finis gimnazion nome de generalo Paweł Chrzanowski en Varsovio. Por studi matematikon vojaĝis al Universitato de Glasgovo (1913-14). Revenis al Varsovio kun la komenco de funkciigo de pola universitato en 1915. Post tri jaroj finis la Varsovian Universitaton, kaj en 1921 doktoriĝis pri filozofio surbaze de duparta disertaĵo rilatanta al:

1. aksioma aranĝo de topologio pere de enkonduko de la aksiomaro de adheraĵoj (Sur la notion de l’ ensemble fini, „Fundamenta Mathematicae, 1/1920);

2. difina solvo pri la problemo de kontinuoj neredukteblaj.

Aŭtune de la sama jaro habilitiĝis ĉe la sama universitato surbaze de disertaĵo pri solvo de problemo, kadre de aroteorio, starigita fare de belga matematikisto Vallee Poussin. Post du jaroj eklaboris unue ĉe Katedroj de Matematiko en Varsovia Universitato kaj poste ĉe Lvova Politekniko, kie ankaŭ estis dekano. Dum la dua mondmilito lekciis ĉe sekreta universitato en Varsovio. En 1945 aniĝis al Pola Akademio de la Scipovoj , ekde 1952 aliĝis al Pola Akademio de la Sciencoj (PAN), kies vicprezidanto estis en 1957-68. Post la milito aktive partoprenis reaktivadon de la scienca vivo. Estis direktoro de kunkreita de si nuna Matematika Instituto ĉe PAN, prezidanto de ties Scienca Konsilantaro (1968-80) kaj gvidanto de Topologia Fako (1948-80). Estis prezidanto kaj honora membro de Pola Societo Matematika. Redaktis: „Fundamenta Mathematicae” (ekde 1952 kiel ĉefredaktisto), „Bulteno de PAN” kaj „Monografioj Matematikaj”, kie oni publikigis la plej valorajn prilaboraĵojn de la varsovia kaj lvova skoloj matematikaj. Membro de pluraj societoj kaj eksterlandaj akademioj: Royal Society of Edinburgh, kaj de Aŭstrio, Germanio, Hungario, Italio, Sovetunio.

Esplortemaro[redakti | redakti fonton]

La sciencaj laboraĵoj de Kuratowski koncernis ĉefe topologion. Li enkondukis la aksiomaron de adheraĵoj, konatan en la mondo kiel la aksiomaro de Kuratowski, kiu servis kiel bazo por disvolvo de topologiaj spacoj kaj por evoluata de li teorio de kontinuoj neredukteblaj inter du punktoj. Al la plej valoraj postmilitaj atingoj de Kuratowski apartenas tiuj, kiuj traktis pri limoj inter topologio kaj teorio de analitikaj funkcioj, kaj ankaŭ profundaj asertoj pri teorio de la sekcado de eŭklidaj spacoj. Kune kun Stanisław Ulam, lia plej talenta disĉiplo el la lvova periodo, enkondukis nocion de t.n. kvazaŭhomeomorfio, kio ekis novan terenon de topologiaj esploroj.

Liaj esploroj pri teorio de mezuro, i.a. kune kun Stefan Banach, Alfred Tarski estis daŭrigataj de pluraj disĉiploj. Komunaj laboroj de Knaster kaj Kuratowski pri teorio de aroj koneksaj fruktis per ĉiuflanka kaj preciza prilaboro de la ĝenerala teorio de aroj kompaktaj, per apliko al problemoj pri distranĉo de surfaco, kune kun paradoksaj ekzemploj de aroj koneksaj (la aro dukoneksa de Knaster-Kuratowski).

Li estas la aŭtoro de aserto nomata la lemo de Kuratowski-Zorn, difinita unuafoje de Kuratowski mem en 1922 ("Fundamenta Mathematicae", vol. 3), kiu havas nebagatelan aplikon en pruvoj de multaj fundamentaj teoremoj. Zorn donis ties aplikon en 1935 ("Bulletin of the American Mathematical Society", 41). Enkondukitaj de Kuratowski nocioj en la teorio de aroj kaj topologio eniris ilin nedisigeble. Multkaze li fiksis ilian terminologion kaj simbolikon.

La postmilitaj esploroj koncernis ĉefe tri direktojn:

1. disvolvon de homotopeca teorio de konstantaj funkcioj

2. konstruon de spac-teorioj loke koneksaj en dimensioj pli altaj

3. homogenan aranĝon de teorio pri distranĉo de eŭklidaj spacoj per ajnaj iliaj subaroj, bazitan sur proprecoj de konstantaj transformoj de tiuj aroj.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter pli ol 170 publikigitaj laboroj aparte valoraj estas monografioj kaj lernolibroj, ekz. Topologioj (vol. 1, 1933, vol. 2, 1950), fundamenta verko eldonita angle kaj ruse, Teorio de aroj (kune kun Andrzej Mostowski, eldono 1-a, 1952 kun angligo kaj rusigo), Enkonduko al teorio de aroj kaj topologio (eldono 1-a, 1952 kun traduko al la angla, franca, hispana kaj bulgara). Li estis aŭtoro de populara libro Pół wieku matematyki polskiej 1920-1970 (Duonjarcento de la pola matematiko) (1973) kaj edonitaj postmorte Notatki do autobiografii (Notoj al aŭtobiografio) (1981), prilaboritaj de la filino Zofia. Kazimierz Kuratowski reprezentis la polan matematikon en Internacia Unio de Matematiko (ties vicprezidanto en 1963-66), dum multaj internaciaj kongresoj, lekciis en kelkdekoj de universitatoj de la mondo. Estis doktoro honoris causa de universitatoj en Glasgow, Prago, Vroclavo, Parizo. Ricevis la plej altajn ŝtatajn distingojn kaj la oran medalon de Ĉeĥoslovakia Akademio de la Sciencoj nome de Bolzano kaj ankaŭ medalon nome de Kopernik de Pola Akademio de la Sciencoj.

La premio je la nomo de Kazimierz Kuratowski estas atribuata ĉiujare ekde 1981 al matematikistoj ĝis 30-aĝaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]