Kazimierz Łyszczyński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kazimierz Łyszczyński
Persona informo
Kazimierz Łyszczyński
Naskiĝo 4-an de marto 1634 (1634-03-04)
en Lyščycy
Morto 30-an de marto 1689 (1689-03-30) (55-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis per senkapigo vd
Religio ateismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Alma mater Q21505218Universitato Vilno vd
Familio
Dinastio Q124296296 vd
Patro Q122703181 vd
Patrino Q122944317 vd
Edz(in)o Q122703439 vd
Profesio
Okupo juĝistofilozofoverkistomilitisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kazimierz Łyszczyński (naskiĝis la 4-an de marto 1634, mortis la 30-an de marto 1689) estis pola aristokrato kaj filozofo.

Kazimierz Łyszczyński

Dum kvar jaroj li estis jezuito. Li studis filozofion kaj li estis soldato sub la flago de Sapiecha. Poste li kverelis kun jezuitoj pro iliaj financaj agoj. Li kaŝis longe siajn herezajn opiniojn. Fine li estis montrita kiel ateisto de Jan Kazimierz Brzoska en 1689. La kaŭzo estis verŝajne la pruntita mono kiun Brzoska ne povis redoni. Por la pruvo Brzoska montris la manuskripton de Łyszczyński nomitan "De non existentia Dei" (Pri neekzisteco de Dio) kiun li komencis verki en 1674. La proceso estis mallonga kaj ĝi finiĝis per la kondamno je senkapigo kaj brulmorto. Kazimierz Łyszczyński estis ekzekutita en Varsovio. Lia korpo estis bruligita ekster la urbo.