Kazo de Adolf Beck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Policaj fotoj de Beck (supre) kaj Meyer

La Kazo de Adolph Beck estis malbonfama kazo pro akuzo de senkulpulo pro ties simila ekstero al krimulo. La kazo kondukis al fondo de la angla Court of Criminal Appeal en 1907.

Adolph Beck naskiĝis en Norvegio en 1844, translokiĝisn en Anglion en 1865 kaj laboris kiel ŝipada makleristo. Pli poste li veturis al suda Ameriko, poste reen al Norvegio. Li laboris ekde 1885 en Anglio kiel minista inĝeniero.

La 16-an de decembro, 1895, Adolph Beck forlasis domon kaj virino blokis lian vojon akuzante lin je trompo kaj ŝtelo. Beck flankenŝovis ŝin kaj trairis la straton. la virino sekvis lin kaj petis policanon aresti lin pro trompo-ŝtelo. Oni aŭskultis ilin en proksima policejo, kie oni rememoris similajn kazojn el 1877. Kvankam Beck protestis, ke li estis tiutempe en SUd-Ameriko, oni identigis lin kiel trompiston de kazoj en 1877.

La juĝado okazis la 3-an de marto 1896 kaj oni deklaris, ke la du manskriboj estas identaj. Du tagojn poste, oni juĝis, ke li estas kulpulo. Li devis enprizoniĝi.

Kvankam tiutempe en Anglio ne ekzistis krimina apelaciejo, solicitoro de Beck prezentis ĝis de 1896 ĝis 1901 dek peticiojn por reekzamenado de la kazo. Oni ne ebligis por li ekzameni priskribon de John Smith. Do, en majo de 1898, membro de Home Office enrigardis mapon de John Smith kaj rimarkis, ke li estis judo kaj estis cirkumcisita. La Home Office demandis Siron Forrest Fulton kaj Fulton skribis la 13-an de majo, ke Smith kaj Beck ne estas la samaj homoj. Tio alportis nur, ke oni forigis la literon W (kulpulo?) pri Beck.

Dum prizonsido de Beck, G.R. Sims - ĵurnalisto de Daily Mail - aŭdis pri la kazo kaj priskribis tion altitrante publikan atenton pri la afero. Oni liberigis Beck en 1901 pro bona konduto.

Oni arestis lin denove la 15-an de aprilo 1904 denove pro trompo kaj ŝtelo de juveloj. Antaŭ la aresto, li horore ektimis pro novaj akuzoj kaj provis eskapi.

La 27-an de junio, kvin virinoj identigis lin dum la juĝproceso kiel trompiston-ŝteliston, la ĵurio trovis lin kulpa. La juĝisto mem havis dubojn kaj prokrastis la kondamno. Dek tagojn poste la afero solviĝis por ĉiam, kiam oni kaptis la veran John Smith, kies reala nomo estis Wilhelm Meyer.

Dum rutina vizito al loka policejo (la 7-an de aŭgusto), inspektoro de la Criminal Investigation Department estis informita pri aresto de trompisto, kiu ŝtelis ringojn de senlabora aktorino. La detektivo konis la Beck-kazon kaj demandis pri detaloj. La inspektoro vizitis la prizonan ĉelon kaj trovis similaspektan personon al Beck. Li informis Scotland Yard kaj la kvin virinoj identifigis denove la veran trompiston.

Postaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Adolph Beck estis pardonita la 27-an de julio, 1904 kaj oni donis al li kompenson de £5,000 (ĉ. £300,000 hodiaŭ), kiu malgranda sumo kaŭzis publikan indignon.

Beck mortis kiel rompita homo en 1909.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • The Strange Case of Adolph Beck by Tim Coates (Stationery Office Books, 2001). ISBN 0-11-702414-7
  • The Trial of Adolf Beck edited by Eric R. Watson (William Hodge and company, Notable British Trials series, 1924).

komische kacksprache