Kazublo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kazublo laŭdesegne de la antikveco.

Kazublo estas liturgia ornato propra de tiu kiu mescelebras ĉe kaj katolika kaj ortodoksa kaj anglikana kaj luterana kaj alaj kristanaj eklezioj.

Rilate katolikojn, Principoj kaj normoj por la uzo de la Roma Meslibro, krome reprenitaj de la ĵusa instrukcio Redemptionis Sacramentum, indikas la kazublon kiel ornato propra de celebranta sacerdoto kaj la agojn strikte kunligitajn al tio. La normoj krome antaŭvidas ke sub la kazublo oni vestu laŭorde: la amikto, la albo, kie antaŭvidite, la liturgia zono, kie antaŭvidite, kaj la stolo; sub la kazublo la episkopo en pontifikaj mesoj aldonas la dalmatikon.

La kazubloj povas esti diversstilaj kaj diverskoloraj laŭ la Eŭkologio (studo pri preĝoj) kaj la liturgia memoro celebrata. Ĉiu kazublo estas provizita per propra stolo kaj foje ĝi povas esti konfekciita en stila-kolora harmonio kun aliaj ornatoj kiel mitro, dalmatiko kaj pluvialo.

Origino de la kazublo[redakti | redakti fonton]

La Kardinalo Kamilo Ruini surmetinta kazublon kun la larĝa kolumo kaj centra granda stolo.

La nomo “kazublo” devenas pro similo, substrekas Isidoro de Sevilo, de malgranda domo: ekspliko kiu adaptiĝas la tipa formo de la vesto kiu origine komplete envolvis la vestiton per ĝi. La ŝtofo, fakte, atingas la pojnojn en la supra flanko kaj ĝis la tibio en la malsupra flanko.

En la vivo de Sankta Patricio el Muirĉu estas atribuata al la Druidoj la profetaĵo kiu volus ke venus iu “en sia domo surkape tarborita” [1] klara referenco al la kazublo.[2]

Per la termino “kazublo” oni difinis, krome, ĉelon loĝatan de monaĥo kaj malgrandan kaparan kapelon.

Tiu vesto-ornato devenas, kiel ĉiuj liturgiaj ornatoj, el la antikvaj grekaj kaj romaj-romiaj vestoj; fakte, kazublo devenas el roma 'paenula (pènula) tre simila, proforme kaj pro karakterize. kazublo.

Ĉu casula (kazublo) aŭ pianeta?[redakti | redakti fonton]

En antikvaj ekleziaj dokumento troviĝas sansence “casula” kaj “pianeta” kaj tiel ankaŭ en la katolikaj modernaj dokumentoj.[3]. Sed ekde la Dua Vatikana Koncilio estas uzata preskaŭ ekskluzive la termino “kazublo”.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la tempo, la vesto, kiu origine atingis la kalkanojn el ĉiu partoj de la korpo, trafis ŝanĝojn en la longo sur la brakoj kaj kruroj. Ĝi fariĝis vesto duonrigida, subŝtofita, kiu ne kovris iujn perojn de la brakoj kaj bezonis esti vestita kun kunligoj ĉe la flankoj.

Ĉiukaze kazublo ricevis ŝanĝojn rilate mezurojn kaj formojn ankaŭ el la landaj kaj regionaj stiloj kaj foje – se resti en la katolikaj medioj – iuj novaĵoj estis riproĉataj kaj malpermesitaj de la romaj kongregacioj.

En la kreado de kazublo ekscitiĝis la arta genio de famaj artistoj, ŝtofistoj, desegnistoj, oraĵistoj... Kaj multaj apudreĝejaj muzeoj aŭ muzeaj kolektoj ilin diligento montras al vizitantoj. Tiuj artaj kazubloj, ore kaj arte plivalorigitaj, kies realigo kontentigis la artan genion de kristanoj, foje estis juĝataj elepeso elmontroj ne multe kristana kaj kritikataj. Sed la kristana popolo esta farita ankaŭ de artistoj kiuj rajtas esprimi sian kredon perarte.

Vidu bildaron:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Latine: In sia domu capiti perforata.
  2. [ttp://www.newadvent.org/cathen/03639a.htm|titolo=Chasuble |accesso=17-02-2007|lingua=ingl.|editore=New Advent}}
  3. [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [2] Instrukcio Redemptionis Sacramentum.
  • [3] Kasublo en Cathopedia, reta katolika enciklopedio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]