Kazuo Okada

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kazuo Okada (jap. 岡田 和生, Okada Kazuo, * 1942) estas la prezidanto de la japana kompanio Aruze, kiu fabrikas paĉinko-maŝinojn. Krome li estas posedanto de diversaj japanaj hazardludejoj. Kun taksita havaĵo de 1,6 miliardoj da dolaroj li estas je pozicio 369 de la Forbes-listo, de la plej riĉaj homoj.