Kazys Grinius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kazys Grinius
Persona informo
Kazys Grinius
Naskiĝo 17-an de decembro 1866 (1866-12-17)
en Selema, kantono Marijampolė,  Rusia Imperio
Morto 4-an de junio 1950 (1950-06-04) (83-jaraĝa)
en Ĉikago
Religio Katolika Latina Eklezio vd
Lingvoj litova vd
Ŝtataneco Litovio vd
Alma mater gimnazio de Marijampolė • medicina fakultato de Moskva Universitato vd
Partio Lithuanian Popular Peasants' Union vd
Familio
Edz(in)o Joana Griniuvienė vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalistokuracistoinstruisto • publikigisto • librovendisto • humanisto vd
Aktiva en Vilno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kazys GRINIUS (* la 17-an de decembro 1866 en Selima proksime de Marijampolė; † la 4-an de junio 1950 en Ĉikago, Usono) estis litova politikisto.

Grinius estis membro de la "Litovia Konferenco de Vilno" de 1917, kaj poste ekde 1918 de la "Litovia Konsilio" (la pli postas ŝtata konsilio de la sendependiĝinta Litovio) - nome de la kamparana popola partio. Inter la jaroj 1920 kaj 1922 li estis ĉefministro de Litovio kaj interkonsentis traktaton inter la demokratia Litovio kaj bolŝevisma Sovetunio, kiu subskribiĝis dum 1922. Dum 1926 li elektiĝs prezidento de Litovio, sed jam post ses monatoj estis forigita el sia posteno pro armea puĉo de Antanas Smetona.

Post la okupiĝo de Litovio fare de la armeo de Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito li ne kunlaboris kun la konkerintoj. Antaŭ la sovetunia okupiĝo de Litovo dum 1944 li fuĝis al okcidenta Eŭropo kaj dum 1947 rajtis elmigri al Usono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]