Kaŭna Esperanto-Societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Kaŭna Esperanto-Societo, komence nomata Kovna Esperantista Societo, en la litova urbo Kaŭno tiam apartenanta al la Rusia Imperio, fondiĝis en 1909 kaj estis inter la tutmonde unuaj lokaj Esperanto-kluboj. Inter la fondomembroj kaj unuaj estraranoj estis Adomas Jakštas, reala nomo Aleksandras Dambrauskas, en 1887 la unua persono en Litovio (ekster la familio Zamenhof), kiu ellernis Esperanton, kaj la ruso Aleksandr Miĥajloviĉ Nedoŝivin en 1910 vivanta en Kaŭno. Sekvajare al la grupaj aktivuloj aldoniĝis interalie Juozas Mačernis, elstara litova ĵurnalisto kiu en la 1920-aj jaroj abunde favore verkis pri Esperanto, estis redaktoro de la revuo Litova Stelo, en 1922 eldonis litovan-esperantlingvan vortareton kaj litovlingvan informan libron pri la internacia lingvo.

Pli detale pri la societa historio[redakti | redakti fonton]

En 2006 la litova eldonejo "Versus Aureus" en Vilno aperigis sciencan akademian esplorlibron de Nijolė Lietuvninkaitė, d-rino de Kaŭna teknologia universitato kaj Vilna universitato, je la titolo Kauno senoji knyga: raiška ir plėtotė 1843-1918 metais ("La malnova libro de Kaŭno: esprimiĝo kaj evoluo inter la jaroj 1843 kaj 1918").

En eĉ sep lokoj de la 312-paĝa libro sufiĉe vaste priskribiĝas la agado de la Esperanto-societo, de la societa biblioteko, de komerco per libroj en Esperanto kaj la societa deponejo de Esperanto-libroj. Sur la paĝo 89 la societo estas prezentata kiel modela el ĉiuj en Kaŭno tiutempe funkciintaj societoj, kiuj okupiĝis pri libro-komercado.

Sur paĝo 160 estis detale priskribita la agado de Kovna Esperanto-Societo. Legeblas, ke la societo multe elstaris en la urbo kaj tre vivigis la urban kulturan vivon. Jam en la fonda jaro 1909 estis 134 membroj de la societo. Pri ĝia agado konstante informadis la ruslingva ĉiutaga gazeto "Severo-Zapadnij telegraf", kies eldonanto kaj redaktoro Julij Bljumentalj mem aktivis en la societo. Inter la membroj estis Aleksandras Dambrauskas, I. Gidoni, Povilas Januševičius, A. Dauska kaj multaj aliaj tiutempaj famuloj.

Biblioteko de Esperanto-Societo funkciis ĉe librovendejo de Kazimierz Rutzki kaj servadis legantojn ĉiutage ekde 6-a horo matene ĝis la 9-a horo vespere. Ĝis 1911 la tre zorge ordigita societa biblioteko akumulis 700 librotitolojn. Jam post jaro ĝi kreskis ĝis 1000 titoloj da libroj kaj 40 titoloj da periodaĵoj. Esperantisto Georgo Davidov el Rusio sendis al la biblioteko 287 esperantlingvajn librotitolojn. En 1912 la biblioteko pruntedonis al la legantoj 231 librotitolon. Dum la sama jaro elspezoj por funkciado de biblioteko estis 260 rubloj kaj 98 kopekoj.

La societo havis propran librodeponejon. Jam en la jaro 1910 la societo havis 430 rublan profiton el librokomerco (tre granda sumo tiutempe), en 1912 ĝi proponis 11 titolojn de Esperanto-libroj. La organizaĵo disvastigis periodaĵon "Kovno-Esperanto" - por societaj membroj senpage, por aliaj abone: en 1911 el 300-ekzemplera eldonkvanto de tiu periodaĵo 200 ekzempleroj estis disdonitaj senpage kaj 100 estis abonitaj de loĝantoj de Kaŭno kontraŭ jara abono de unu rublo. Pri ĝi interesiĝis ankaŭ eksterlandaj esperantistoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]