Keĉupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Keĉupoj

Keĉupo[1] (aŭ keĉapo) estas malvarma saŭco farita el koncentritaj tomatoj, vinagro kaj dolĉigaĵo (kutime siroposukero). Ĝi estas multe uzata ĉe hamburgeroj kaj similaj sandviĉoj, kaj por trempi en ĝi frititajn terpomfingrojn kaj aliajn manĝaĵojn.

Etimologie, la vorto venis en Esperanton el la angla lingvo kaj el multaj aliaj lingvoj, sed ĝia radiko estas el la Ĉina vorto por fiŝa saŭco 膎汁. La ĉefa teorio estas, ke ĝi venis el la malaja vorto kicap (soja saŭco), kiu venas el la hokla vorto (膎汁 kê-chiap fiŝa saŭco), kvankam sia preciza vojo estas nekonata. La origina sudorientazia "kicap" ne enhavis tomatojn, kaj kiam britaj maristoj portis la recepton hejmen (jam en la 17a jarcento) ĝia ĉefingredienco ofte estis fungoj aŭ juglandoj. En Usono, tomataj keĉupoj iĝis la plej ofta speco da keĉupo, ĉar la komerca sukceso de la keĉupo de Kraft Heinz.

Tamen, dum la postaj jarcentoj la recepto evoluis kaj iam iel akiris la tomaton kiel ĉefingrediencon. En Esperanton la vorto "keĉupo" eniris nur kun la signifo de saŭco konsistanta antaŭ ĉio el tomatoj, kun krome iom da acidigaĵo (tipe distilita vinagro) kaj iom da dolĉigaĵo (nun tipe ia maiza siropo).

Nutraj faktoj de usona komerca keĉupo[redakti | redakti fonton]

Serva pezo (g) Kalorioj (kkal) Graso (g) Proteino (g) Karbonhidratoj (g) Kolesterolo (mg) Salo (mg)
Hunt's® Tomato Ketchup® 17 15 0 0 4 0 190

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]