Keĉupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Keĉupos

Keĉupo (aŭ keĉapo) estas malvarma saŭco farita el koncentritaj tomatoj, vinagro kaj dolĉigaĵo (kutime siroposukero). Ĝi estas multe uzata ĉe hamburgeroj kaj similaj sandviĉoj, kaj por trempi en ĝi frititajn terpomfingrojn kaj aliajn manĝaĵojn.

Etimologie, la vorto venis en Esperanton el la angla lingvo kaj el multaj aliaj lingvoj, sed ĝia radiko estas la malaja vorto kicap: fiŝa saŭco. La origina sudorientazia "kicap" ne enhavis tomatojn, kaj kiam britaj maristoj portis la recepton hejmen (jam en la 17a jarcento) ĝia ĉefingredienco ofte estis fungoj aŭ juglandoj.

Tamen, dum la postaj jarcentoj la recepto evoluis kaj iam iel akiris la tomaton kiel ĉefingrediencon. En Esperanton la vorto "keĉupo" eniris nur kun la signifo de saŭco konsistanta antaŭ ĉio el tomatoj, kun krome iom da acidigaĵo (tipe distilita vinagro) kaj iom da dolĉigaĵo (nun tipe ia maiza siropo).

Nutraj faktoj de usona komerca keĉupo

Serva pezo (g) Kalorioj (kkal) Graso (g) Proteino (g) Karbonhidratoj (g) Kolesterolo (mg) Salo (mg)
Hunt's® Tomato Ketchup® 17 15 0 0 4 0 190

Vidu ankaŭ