Keĝerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Keĝerio

Keĝerio estas manĝaĵo de la angla-hinda kuirarto kaj populara precipe en Britio. Ĝin inventis la britaj koloniistoj en Hindio.

Keĝerio konsistas el fiŝo, kuirita rizo, firme boligitaj ovoj kaj butero.

Keĝerion oni komence precipe manĝis kiel matenmanĝo, por ke la frumatene kaptita fiŝo estu laŭeble freŝa. En la viktoria epoko ĝi ankaŭ fariĝis ĝenerale konata en Britio. Hodiaŭ ĝi estas pli malofta kaj oni manĝas ĝin precipe kiel tagmanĝo.