Keŝm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Keŝm
La roka valo Ĉahkuh sur Keŝm
La roka valo Ĉahkuh sur Keŝm
insulo
Situo Persa Golfo
Geografia situo 26° 45′ N, 55° 49′ O (mapo)26.7555.816666666667397Koordinatoj: 26° 45′ N, 55° 49′ O (mapo) f1
Keŝm (Irano)
Keŝm (Irano)
DEC
Keŝm
Keŝm

Map

Longo 136 kmf2
Larĝo 40 kmf3
Areo 1 491 km² f4
Plej alta loko Namakdan
397 m ü. NHNf5
Ŝtato Irano Irano
Teritorio Provinco Hormozgan
Loĝantaro 113 846 (2010)
76 loĝ./km²
vdr

KeŝmKeŝmo[1] (perse قشم, angle latinlitere Qeshm) estas irana insulo en la Hormuza Markolo ĉe la orienta fino de la Persa Golfo. Per la Markolo de Ĥuran la insulo estas dividata de la kontinenta parto de Irano.

La insulo havas areon de proksimume 1500 kvadrataj kilometroj kaj longon de pli-malpli 136 kilometroj - sekve ĝi estas kaj la plej granda insulo de la Persa Golfo kaj de la ŝtato Irano. La insula surfaco estas plejparte roka kaj preskaŭ senplanta.

Dum la antikva epoko la insulo estis konata sub la nomo Aleksandria. Pro sia strategie grava situo poste multaj regnoj batalis kontroli la insulon, ekzemple la regno Elamo, la umajadoj, abasidoj, britoj kaj portugaloj. La brita navigisto kaj malkovrinto William Baffin dum la jaro 1622 sur la insulo en batalo kontraŭ la portugala armeo estis mortige vundita.

Dum la jaro 1645 la nederlandanoj okupis la insulon, sed reforlasis ĝin malmultajn jarojn poste. Nuntempe la insulo estas sendogana ekonomia zono, simile al la pli okcidenta irana insulo Kiŝ en la Persa Golfo, kaj pro tio gajnis signifon por la internacia komerco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. D-rino Ludmila Jiroušková: Poŝatlaso de la mondo 1971