Kebekia Esperantista Junulara Organizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kebekia Esperantista Junulara Organizo
esperanto-organizaĵo
Sidejo Kebekio, Kanado
Tipo Asocio
Jura formo volontula asocio
vdr
kongresa libro de la IJK 1992

La Kebekia Esperantista Junulara Organizo (KEJO) estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn esperantistojn en Kebekio, la franclingva provinco de Kanado.

KEJO fondiĝis en 1990, kaj sekvajare aliĝis kiel memstara landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kvankam jam antaŭe ekzistis Junularo Esperantista Kanada kiel landa sekcio de TEJO en la tuta teritorio de Kanado. Montriĝis ke inter la du asocioj, jam ekde la 1990-aj jaroj aktivas precipe KEJO. Kebekia Esperantista Junulara Organizo estas la junulara sekcio de Esperanto-Societo Kebekia (KEA) kaj ili komune uzas centran oficejon en Montrealo kiel asocia adreso. Historie, en 1992 kaj KEJA kaj JEK gastigis la 48-an IJK en la urbo Montrealo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]