Kebeko
| Kebeko | |||
| angle: Québec, france: Ville de Québec | |||
| urbo | |||
|
Kebeko
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Québec | |||
| Moto: Don de Dieu feray valoir | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Provinco | Kebekio | ||
| Regiono | Kebek-regiono | ||
| Historia regiono | Malsupra Kanado | ||
| Konataj lokoj | Citadelo de Kebeko, Kastelo Frontenac | ||
| Rivero | Sankt-Laŭrenco | ||
| Situo | Kebeko | ||
| - koordinatoj | 46°48′58″N 71°13′27″U / 46.81611°N, 71.22417°U | ||
| Areo | 454,26 km² (45 426 ha) | ||
| - de aglomeraĵo | 3 276,53 km² (327 653 ha) | ||
| - de metropolo | 670,10 km² (67 010 ha) | ||
| Loĝantaro | 516 622 (2011) | ||
| - de aglomeraĵo | 659 545 | ||
| - de metropolo | 765 706 | ||
| Denseco | 1 137,28 loĝ./km² | ||
| - de aglomeraĵo | 201 loĝ./km² | ||
| - de metropolo | 1 143 loĝ./km² | ||
| Fondita | 1608 | ||
| - statuto | 1833 | ||
| Urbestro | Régis Labeaume | ||
| Horzono | UTC (UTC-5) | ||
| - somera tempo | UTC (UTC-4) | ||
| Telefona antaŭkodo | +1 418 kaj +1 581 | ||
| SGC kodo | 24 23 027 | ||
| Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||
| Nomo | Historia distrikto de Kebeko | ||
| Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
| Jaro | 1985 (#9) | ||
| Numero | 300 | ||
| Regiono | Norda Ameriko | ||
| Kriterioj | iv, vi | ||
| Retpaĝo: www.ville.quebec.qc.ca | |||
Kebeko aŭ Kebekurbo (franclingve kaj oficiale, Québec aŭ Ville de Québec; anglalingve kaj komune Quebec City) estas la ĉefurbo de la provinco Kebekio en Kanado.
La loĝantaro de la urbo mem estas 169 076 (2001) kaj de la metropola regiono 710 700 (2004). Ĝi estas la dua plej granda urbo de Kebekio, post Montrealo. La nuna urbestro de Kebeko estas Régis Labeaume.
Kebeko estas la sola fortikigita urbo de Nordameriko norde de Meksiko kiu ankoraŭ posedas urbajn murojn. Ĝia malnova urbo estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO depost 1985.
Enhavo |
Geografio [redakti]
La urbo lokiĝas sur kaj ĉirkaŭ Cap Diamant, granda rokaĵo je la flanko de la rivero Sankt-Laŭrenco, kies topografio instigis uzon por milita defendado. La malvasteco de la riverkolo inter Kebeko kaj Lévis je la alia flanko donis la nomon al la urbo kaj la provinco: kebek estas Algonkina vorto kiu signifas "tie kie la rivero malgrandiĝas".
Lokoj [redakti]
Vidon de Kebeko dominas la grandega hotelo Château Frontenac, sur Cap Diamant. La hotelo lokiĝas laŭ la Terrasse Dufferin, promenadejo sur la bordo de la klifo kiu ofertas belajn vidojn de la rivero Sankt-Laŭrenco.
Proksime al la Château Frontenac estas la Katedralo de Nia Damo de Kebeko, la seĝo de la arkiepiskopo de Kebeko, primaso de Kanado. Ĝi estas la unua katedralo kaj unua baziliko konstruita en Ameriko.
La Terrasse Dufferin iras ĝis la Ebenaĵoj de Abraham, loko de la batalo de la Ebenaĵoj de Abraham per kiu la britoj kaptis Kanadon de la francoj. Tie lokiĝas la Citadelo de Kebeko, instalaĵo de la Kanadaj Militfortoj kaj oficiala rezidejo de la Guberniestro ĝenerala de Kanado en Kebekio. La Nacia Asembleo de Kebekio renkontas en la apuda Parlamentejo.
La Alta Urbo kuniĝas per ŝtuparoj kaj funikularo al la Malalta Urbo, kie lokiĝas la tre aĝa kirko Notre-Dame-de-la-Victoire, la historia distrikto Petit Champlain, kaj la Muzeo de Civilizacio.
En la okcidento de la urbo lokiĝas la Universitato Laval (Ste-Foy-Sillery-Cap-Rouge); la administrejoj de la Universitato de Kebekio ankaŭ lokiĝas en Kebeko.
La urbo famas por sia vintra karnavalo kaj por la festoj de Sankt-Johan-Baptista Tago.
Proksime de Kebeko lokiĝas la akvofalojn Montmorency (Beauport) kaj la bazilikon Sankt-Ana de Beaupré.
Esperanto-movado [redakti]
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Ĝemelaj urboj [redakti]
Albany (Usono)
Bordozo (Akvitanio, Francio) (depost 1962)
Kalgario (Alberto, Kanado) (depost 1956)
Cannes (Francio)
Ĉangĉuno (Ĉinio)
Iaşi (Rumanio)
Guanajuato-urbo (Guanajuato, Meksiko) (depost 2002)
Hue (Vjetnamio) (depost 2005)
Lieĝo (Belgio) (depost 2002)
Montevideo (Urugvajo) (depost 2000)
Namuro (Belgio) (depost 1999)
Uagaduguo (Burkino) (depost 2000)
Parizo (Francio) (depost 2003)
Sousse (Tunizio) (depost 2004)
Sankt-Peterburgo (Rusio) (depost 2002)
Ŝjiano (Ĉinio) (depost 2001)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle france Quebec City Guide, Guide Urbain de Québec - Télégraphe de Québec
- angle Tourist information of the Quebec City area
- angle Official website of Quebec City
- angle Official website of Quebec City Tourism
- angle Quebec City Travelguide - Wikitravel
- angle Buildings of Quebec City
- angle Québec 2008 (400th Anniversary)
- angle Quebec's Old Town Photo Tour
- france Site officiel de la Ville de Québec
- france Voyager à petit budget dans la ville de Québec
- france Tout Québec sur le Web - Le portail dédié à la région de la Capitale nationale
- france Office du tourisme et des congrès de Québec : http://www.regiondequebec.com
- france Québec Urbain: l'urbanisme de la Ville de Québec en version carnet. Éditeur: Francis Vachon.
- france La Ville de Québec sur Wikitravel
- france Parc technologique du Québec métropolitain
- france QuébecCafé.com : répertoire des cafés et restaurants de Québec et sa région
- france Site de Francois Maxime Langlois présentant une kyrielle de magnifiques photos sur la ville de Québec
- france QuebecPlus.ca: Guide urbain de la ville de Québec
- france Québec "Cité du Monde multimédia" avec TV5
|
||||||

