Kecskemét
Kecskemét (keĉkemEt) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, kies departementejo estas kun departementrajto, en subregiono Kecskemét, kies centro estas. Kecske signifas kapro, sed la kialo estas duba, krome la finaĵo "mét" estas nesolvebla.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Areo: 321 km²
- Loĝantaro: 109800
- Poŝtkodo: 6000
- Telefonprefikso: 76
- Koordinatoj: 46°54′N 19°42′O / 46.9°N, 19.7°OKoordinatoj: 46°54′N 19°42′O / 46.9°N, 19.7°O
Situo[redakti]
Kecskemét situas sur ebenaĵo, laŭ aŭtoŝoseo M5 kaj ĉefvojo inter Budapeŝto-Szeged, krome tie kruciĝas ĉefvojoj Cegléd-Baja kaj Kunszentmárton-Dunaföldvár, laŭ fervojo Budapeŝto-Szeged. Urboj Nagykőrös kaj Lajosmizse estas proksime. Dum la historio la urbo estis ĉiam grava vojkruciĝo, renkontejo de komercistoj.
Historio[redakti]
La plej malnovajn restaĵojn oni trovis el la bronzepoko, poste lasis ŝpurojn skitoj, sarmatoj, hunoj kaj avaroj. La unua mencio devenis el 1368, kiel urbo. Ankaŭ por la turkoj la urbo estis grava kaj kun Cegléd kaj Nagykőrös estis triopo, kie la vivkondiĉoj estis pli favoraj, ol en aliaj komunumoj. Tial la loĝantoj de la ĉirkaŭaj vilaĝoj venis en Kecskemét. En 1911 tertremo okazis.
La urbo havas militan flughavenon, teatron, 5 ĉeflernejojn kaj elstaran basketbolan teamon.
Vidindaĵoj[redakti]
- urbodomo
- Teatro de Kecskemét
- Kunkatedralo de Ĉieliro (Kecskemét)
- Preĝejo de Sankta Nikolao (Kecskemét)
- Preĝejo de Sankta Triunuo (Kecskemét)
- Luterana preĝejo (Kecskemét)
Famuloj[redakti]
- en Kecskemét naskiĝis kaj mortis:
- arkivisto János Hornyik
- en Kecskemét naskiĝis:
- aktoro Kálmán Latabár
- aktorinoj Mária Mezey kaj Ildikó Piros
- dirigento Zoltán Vásárhelyi
- filozofoj István Dékány kaj Cirill József Horváth
- historiistoj György Balanyi kaj Aladár Ballagi
- juristo László Fayer
- Gyula Dávid (komponisto)
- pentristoj Jenő Benedek kaj Adolf Fényes
- verkistoj András Dékány kaj József Révay
- en Kecskemét mortis:
Famaj nomportantoj[redakti]
Ĝemelurboj[redakti]
Arcueil, Francio (1976)
Berehove, Ukrainio (2001)
Coventry, Anglio (1963)
Dornbirn, Aŭstrio (1993)
Galanta, Slovakio (2002)
Hyvinkää, Suomio (1985)
Marosvásárhely, Rumanio (1999)
Nahariya, Izraelo (1990)
Tekirdag, Turkio (2001)
Rüsselsheim, Germanio (1991)
Simferopolo, Ukrainio (1963)
Viborg, Danio (1997)
Wadowice, Pollando (2007)
Aomori, Japanio (1994)
Esperanto[redakti]
Estas delegito de UEA tie.
|
||||||||||||||