Kedarnath Singh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kedarnath Singh

Kedarnath SINGH [kedaarnat sing] hindie: केदारनाथ सिंह (naskiĝis 1934 en la vilaĝo Chakia en Uttar-Pradeŝo, Barato) estas verkisto kaj edukisto. Li verkis poemarojn kaj esearojn. Li ankaŭ hindiigis la poezion de Brecht, Baudelaire kaj Rilke. Jam ricevinte plurajn premiojn, en 2013, li gajnis ankaŭ la premion Gjanpith, la plej alta literatura honoro donata de la barata registaro.

Profesie, Singh estis profesoro pri la hindia en la universitato Jawaharlal Nehru en Delhio.

Eksteraj ligoj