Kedivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kedivo estis titolo de vicreĝoj en islama Egiptio en la jaroj 1867-1914.

La vorto devenas el la persa lingvo kun signifo Sinjoro kaj respondis proksimume al la esprimo princo.

La turka sultano donis en 1867 tiun titolon al la egipta reganto, kiu tiam portis titolon paŝao. Li rajtis esti alparolata „Via Majesto“. La lastan kedivon detronigis britoj en 1914, poste ĝi ne plu estis uzata, ĉar lia sekvanto fariĝis sultano kaj poste reĝo.

Famaj kedivoj estis Said kaj Ismail, dum kies regado estis konstruata kaj inaŭgurita Sueza Kanalo.