Keish

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Keish
Skookum Jim Mason
Skookum Jim Mason
Persona informo
Naskonomo James Mason
Naskiĝo ĉ. 1855
en Bennett Lake
Morto 11-a de julio 1916
en Whitehorse, Jukonio, Kanado
Loĝloko Carcross
Ŝtataneco Kanado
Familio
Frat(in)o Kate Carmack
Okupo
Okupo orserĉisto • esploristo
vdr

Keish pli konata laŭ lia angla nomo Skookum Jim Mason (naskiĝis ĉ. 1855; mortis la 11-an de julio 1916) estis membro de la unuaj nacioj, Tagiŝho en Jukonio, Kanado. Li naskiĝis proksime al la lago Bennett. Lia patrino estis Taltanino el la regiono de la rojo Telegraph, kaj pro la patrineca socio ankaŭ li estis Taltano. Li vivis en Carcross.[1]

Meze de la 1880-aj jaroj li laboris kiel portisto ĉe la Ĉilkot-intermonto, portante provizojn por ministoj. Tie li ricevis sian kromnomon Skookum pro sia eksterordinara forto (skookum, prononcata proksimume "sku-kam", signifas forta, granda kaj fidinda en la Ĉinuka piĝino de la pacifika nordokcidento).

Li helpis William Ogilvie en ties esploradoj de la supera parto de la Jukono. Li ankaŭ montris al membroj de la ekspedicio la vojon tra la Blankan intermonton (White Pass).

Nuntempe oni supozas, ke tiu, kiu malkovris la oron, kiu estigis la Alaskan orimpetegon estis Keish, kvankam ĝi estis agnoskita al George Carmack, lia bofrato. Sed eblas ankaŭ, ke la malkovron faris la fratino de Keish, Shaaw Tláa (Kate Carmack).

Carmack, lia bofrato, priskribis lin tiel:

"rekta kiel pafila tubo, fortika kun fortaj deklivaj ŝultroj, pintiĝanta malsupren ĉe la talio, kiel ŝlosilŝtono. Li estis konata kiel la plej bona ĉasisto kaj kaptilisto ĉe la rivero, fakte li estis supera specimeno de la nordaj indianoj" (Skookum Jim Oral History Project- Archives)[2][3]

Li mortis en Whitehorse en 1916. Supervivis lin filino, Daisy Mason, fratino, Kate Carmack, kaj kuzo, Tagish John.[1]

La asteroido 10112 Skookumjim estis nomita en lia memoro.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 SKOOKUM JIM MASON'S LAST WILL AND TESTAMENT, Yukon Prospectors' Association. Arkivita el la originalo je 2006-02-16. Alirita 2009-10-07.
  2. “straight as a gun barrel, powerfully built with strong sloping shoulders, tapering…downwards to the waist, like a keystone. He was known as the best hunter and trapper on the river, in fact he was a super-specimen of the northern Indian” (Skookum Jim Oral History Project- Archives)
  3. Sample Interpretive Tour Program: Skookum Jim Tour, destinationcarcross.com. Arkivita el la originalo je 2009-07-26. Alirita 2009-10-07.
  4. JPL Small-Body Database Lookup : 10112 Skookumjim (1992 OP1) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]