Keith Ellison

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Keith Ellison parolas en la Patrick Henry High School en Minneapolis, septembro de 2006

Keith Maurice ELLISON (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1963 en Detroit, Michigan) estas usona politikisto kaj membro de la reprezenta domo (senato) de Minnesota. Li iĝis la unua muslimo en la usona konreso.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La afrikdevena Ellison plenkreskis kun kvar gefratoj en Detroit kiel romkatolika kredanto. En aĝo de 19 jaroj, li konvertiĝis al la islamo. Li edziĝis en 1987 kun Kim Ellison kaj translokiĝis al Minneapolis por tie fini en 1990 la jurajn studojn en Universitato de Minnesota. Li estis elektita en 2002 en Minneapolis al senato de Minnesota. En 2006, li venkis en la porkongresaj elektoj per 56%.

Spite al ĉiuj minacoj, li ĵurpromesis per Korano en la mano. La Korano estis iam posedaĵo de Thomas Jefferson kaj estas eldonita en la jaro 1764 en Londono. Tiu malnova korano estis sekrete transportita el la Kongresa Biblioteko al la ĵurpromesejo.

Li havas 4 infanojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]