Kejsi Tola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kejsi Tola
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1992 (1992-02-05) (32-jaraĝa)
en Tirano
Ŝtataneco Albanio
Alma mater University of Arts (Albania)
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Kejsi Tola ( n. la 5-an de februaro 1992 en Tirano, Albanio) estas albana kantistino kiu gajnis la konkurson en 2007 Ethet (Albanian pop idol). En 2008 gajnis la Festivali I Këngës 47, per kiu atingis reprezenti Albanion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2009 en Moskvo, Rusio.

La kanto de Kejsi estis komponita de Edmond Zhulali, kiu ankaŭ komponis la unuan kanton de sia nacio por Eŭrovido, The Image Of You (Imazhi yt) en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2004 interpretita de Anjeza Shahini.

Kejsi reprezentis ŝian landon en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2009 en Rusio post gajni la albanan finalon la 21-an de decembro. Ŝi restis en la 17-a loko kun 48 poentoj en la finalo, kaj en la duonfinalo la 7-an lokon. Ŝia kanto estis tradukita anglen por la konkurso Carry me in your dreams.