Kelantano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kelantano
Negeri Kelantan respektive Kelantan Darul Naim
كلنتن
Kelantan state locator.PNG
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kota Bharu
Areo 15 099 km²
Loĝantaro 1 459 994 (stato de 2010)
flago
flago
v  d  r
Information icon.svg

Kelantano - malaje Negeri Kelantan respektive Kelantan Darul Naim- estas unu el la 13 subŝtatoj, kiuj konsistigas Malajzion. La subŝtato kovras areon de 15 099 kvadrataj kilometroj en la nordoriento de duoninsula Malajzio. Laŭ stato de la jaro 2010 ĝi havis 1 459 994 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 97 homoj po kvadrata kilometro. Administra centro kaj sultana rezidejo estas la urbo Kota Bharu.

Kelantano estas limigita de la provinco Narathiwat de Tajlando norde, de la malajziaj subŝtatoj Terengganuo sudoriente, Perako okcidente, kaj Pahango sude. En la nordoriento bordas la sudĉina maro.

Kelantano situas en la nordorienta angulo de la duoninsulo. La subŝtato estas agrikultura regiono, kun abundaj kampoj, pitoreskaj fiŝkaptistaj vilaĝoj kaj vastaj sablaj plaĝoj. En ĝi troveblas kelkaj el la plej antikvaj arkeologiaj trovaĵoj, inkluzive de pluraj antaŭhistoriaj indiĝenaj setlejoj.

Pro la relativa izoliteco kaj plejparte kampara vivo de la regiono, la kelantana kulturo diferencas iom disde la malaja kulturo en la resto de la duoninsulo. Tion reflektas la kuirarto, bildigaj artoj, kaj la propra kelantana dialekto de la malaja lingvo, kiu nekompreneblas eĉ por kelkaj parolantoj de la norma malaja.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Alte sur la deklivoj de Gunung Korbu, la dua plej alta montopinto de la malaja duoninsulo, la rivero Nengiri fluas orienten por kunfluiĝi kun la riveroj Galas kaj Lebir - la lasta el la du fontas en la sovaĝejoj de la nacia parko Taman Negara. Poste la rivero vojas norden kaj fluas en la malprofundan akvon de la Sudĉina Maro. Ekde la loko Kuala Krai la kunfluaĵoj fariĝas la rivero Kelantano - larĝa, koto-kolora akvovojo kiu dominas la fruktodonan marbordan ebenaĵon kaj difinas la regionan geografion. En la rivera valo abunde kultiviĝas rizo, ĝi riĉas je tropikaj arboj kaj kaŭĉuko kaj tre abundas je tropikaj fruktoj.

Dum jarcentoj, Kelantan estis preskaŭ disigita de la resto de la lando per la montoĉeno Titiwangsa, kiu de nordo al sudo etendiĝas tra la duoninsulo. Semajnoj de malfacila vojaĝado necesis por atingi Kelantanon. La "facila maniero" vojaĝi al Kelantano estis velŝipi ĉirkaŭ la duoninsulo, spitante la maron kaj atakojn de piratoj. Tial gravan rolon en la regiona historio havas la maro kaj ŝipoj. Eĉ hodiaŭ, multaj de la kelantananoj sentas sin multe ligitaj al la maro. En la fruaj 1980-aj jaroj, vastaj aŭtovojoj estis konstruitaj por ligi la regionon kun la proksimaj subŝtatoj de Malajzio. Nun eblas vojaĝi aŭtovoje de la nacia ĉefurbo Kuala-Lumpuro al la sultaneja ĉefurbo Kota Bharu tra la montaro ene de 8 horoj.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Lojing de Kelantano.

Politiko kaj registaro[redakti | redakti fonton]

La konstitucio de Kelantano oficialiĝis en 1949. Tiam la monarkio formale iĝis konstitucia monarkio. La sultano de Kelantano estas la laŭkonstitucia reganto de sia ŝtato. La devoj kaj povoj de la sultano estas fiksitaj per la ŝtata konstitucio kaj per aliaj ŝtataj leĝoj. La konstitucio proklamas ke la 11-membra ŝtata registaro estas nomumita fare de la sultano, ke li estas la regiona islama religiestro kaj la politika ŝtatestro. La nuna estro de la ŝtato estas Duli Yang Maha Mulia Muhammad Faris Petra Ibni Sultan Ismail Petra aŭ pli mallonge Mohamedo la 5-a de Kelantano.


Esperanto kaj Kelantano[redakti | redakti fonton]

Nun, tie estas la vizaĝlibra grupo de Kelantano[1]. Kelkaj loĝantoj jam lernis Esperanton.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]Esperanto en Kelantano Vizaĝlibra Grupo