Kelkaj Floroj Esperantaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kelkaj Floroj
Esperantaj
Kelkaj Floroj Esperantaj
Kelkaj Floroj
Esperantaj
Aŭtoro Antoon Jozef Witteryck
Eldonjaro 1910
Urbo Bruĝo
Eldoninto A.-J. Witteryck
Paĝoj 24
vdr

Kelkaj Floroj Esperantaj, laŭkajere eldonita ekde 1903 [1] [2] de la flandra Esperanto-pioniro Antoon Jozef Witteryck, estas kolekto de "agrablaj legaĵoj kun multaj ilustraĵoj" kiel indikas la subtitolo de la libreto. Nuntempe tiu ĉi antaŭ ĉio gravas el la vidpunkto de la historio de Esperanto. Witteryck nome komponis tiujn popularajn humurajn rakontetojn kune kun la membroj de la tiama bruĝa Esperanto-klubo kies prezidanto li estis.

Speciale interesaj restas la desegnaĵoj kiuj precipe montras la vestaĵaron kaj internan domaranĝon de la pli-malpli riĉa burĝaro el la unuaj jaroj de la 20-a jarcento.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La fervora vicprezidanto de la Belga Ligo ne nur estas zorgplena eldonisto : li ankaŭ distingiĝas per la verkado de jam multnombraj libroj kaj broŝuroj. Ĉiuj liaj amikoj — kaj ili estas multegaj - kun granda ĝojo legos tiun ĉi novan aron da bonhumoraj rakontetoj, ornamitaj per belaj ilustraĵoj. 
—  Amatus. Belga Esperantisto n.21 (jul 1910)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. de 1903 al 1909 laŭ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4348, paĝo 378
  2. En Historio de Esperanto I, p. 213 estas indikita la jaro 1907 kiel eldonjaro.

Parto el la tekstoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]