Keloj en kastelo en Český Krumlov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Keloj en kastelo en Český Krumlov troviĝas en kastelo en urbo Český Krumlov (prononcu Ĉeski Krumlov = Ĉeĥa Krumlov).

Kastela lapidario estas lokigita en kelo sub okcidenta alo de malnova burggrafejo. La kelo estas unu el la plej grandaj spacoj de sia speco kaj en kastela arkitekturo, komune kun keloj de praga Praga burgo, ĝi ne havas en meza Eŭropo similecon.

La ĉefa kelspaco, devene unueca, longa 48 m kaj larĝa 8,5 m, konserviĝis sian renesancan karakteron. Ties volbo havas en pinto altecon 4,6 m. Renesancan devenon konfirmas ankaŭ kvinflankaj sektoroj de fenestroj. El orienta parto estas enirejo en pli malgrandajn spacojn, per kiuj ĝi estis kunigita kun keloj sub la orienta alo, en kiu estadis karcero. La enirejo ĝis granda spaco de la kelo estas hodiaŭ tra pordego rekte el la 1-a kortego de la kastelo.

En la 16-a jarcento la keloj servis kiel ĉevalejoj kaj laŭ dokumentoj ĉi tie estis enstaligita preskaŭ 100 ĉevaloj. Hodiaŭ ĝi servas kiel lapidario. Deponitaj estas ĉi tie ĉiuj originaloj de statuoj el la kastelo, kiuj estas iom post iom anstataŭigataj per kopiaĵoj, ĉi tie estas ankaŭ baroka statugrupo el kaskada fontano en kastela ĝardeno kaj statuoj de sanktuloj el ponto. Tiel akiris tiu ĉi belega spaco novan konvenan uzon.

Bedaŭrinde dum nealireblaj estas profundaj renesancaj keloj sub la 5-a kortego. Kondukas en ilin longa ŝtuparejkoridoro el la tn. Renesanca domo kaj ties spacoj estas jam ekster la objekto. Devena enirejo el deklivo estas surŝutita. Tiuj ĉi profundaj keloj (planko preskaŭ 8 m sub tereno) estis glaciejoj, ebligantaj deponadon de glacio, eĉ ne transportinte ĝin komplike tra la konstruaĵo. La kelo havas krucan bazplanon kaj evidente ĝi estis profundigita tunelmaniere.

Venceslaaj keloj estas ampleksaj kelspacoj sub la 4-a kortego de la kastelo Český Krumlov. Ili okupas la tutan bazplanon de la kortego kaj ankaŭ de la ĉirkaŭaj aloj de objekto Kastelo n-ro 59 – Supra Burgo. Ili estis konstruitaj en loko de eksa antaŭburgejo kiel necesa rektigo de abrupte subenkliniĝanta tereno kaj burga fosaĵo, kiu estadis en la loko de hodiaŭa granda volbita kelo sub la 4-a kortego. Tiel estiĝis monumentaj trietaĝaj keloj kun alta volbo, sed kiu rilate al la ĉirkaŭaĵo estas jam parte eĉ super nivelo de tereno de la kortego. Nur sur tiel ĉi artefarite reguligita konstruareo povis estiĝi aloj de nova palaco.

Laŭ tradicio estis dufoje (en la jaroj 1394 kaj 1402) en unu el la keloj arestita la ĉeĥa reĝo Venceslao la 4-a. Kaj tiel do la keloj akiris sian nomon. Nun estas ĉi tie regule aranĝataj internaciaj ekspozicioj de ceramika kreado.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]