Kelta lingvaro

El Vikipedio
(Alidirektita el Keltaj lingvoj)
Saltu al: navigado, serĉo
Kelta lingvaro

La kelta lingvaro estas eŭropa parto de la hindeŭropa lingvaro, kies lingvoj nuntempe estas parolataj ĉefe en okcidenta Eŭropo, nome en Irlando, Kimrio kaj Bretonio.

Enhavo

Etnoj [redakti]

La kelta grupo estas grupo de popoloj en la hindeŭropa lingvofamilio. Ĝi dividiĝas je subgrupoj Gaela kaj Britona.


Etnoj de la grupo Kvanto
Irlandanoj 7.800.000
Bretonoj 1.050.000
Kimroj 1.000.000
Skotgaeloj 80.000

Bretonoj [redakti]

  • Nomo: [f] Bretons; [r] bretonci
  • Popolo, ĉefgento loĝanta en Bretonio (Francio), 1,05 mln (1992).
  • Lingvo: bretona.
  • Kredantoj: katolikoj.

Skotgaeloj [redakti]

  • Nomo: [f] Gaels; [r] geli, gojdeli, ĥajlenderi
  • Etnografia grupo de skotoj en montaraj regionoj en nordokcidento de Skotlando kaj Hebridaj insuloj; 80 mil (1992).
  • Lingvo: skota gaela.
  • Kredantoj: katolikoj.

Irlandanoj [redakti]

  • Nomo: [m] erinnaĥ; [f] Irlandais; [r] irlandci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Irlando (3,4 mln). Loĝas ankaŭ en Britio (2,5 mln), Usono, Kanado k.a. Totala kvanto: 7,8 mln (1992).
  • Lingvo: irlanda.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

Kimroj [redakti]

  • Nomoj: [f] Gallois; [r] uelsci, valijci
  • Popolo en Britio, ĉefloĝantoj de Kimrio (880 mil). Loĝas ankaŭ en Usono, Kanado k.a. Totala kvanto: 1 mln (1992).
  • Lingvo: kimra.
  • Kredantoj: precipe anglikanoj.

Vidu ankaŭ [redakti]