Keltaj nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La keltaj nacioj ampleksas tiujn landojn kaj provincojn kie hodiaŭ loĝas keltoj. Pro la etna intermiksiĝo en Okcidenta Eŭropo plejofte neeblas aserti precize kiu estas kelto laŭ fizika apero. Eblas uzi scion de kelta lingvo aŭ persiston al tradicia kelta kulturo kiel kriterion. Tamen trajtoj de kelta kulturo travivis ankaŭ ekster la hodiaŭa "Keltio", precipe en Galegio (keltaj muzikiloj). Tial pli taŭga difino de "kelta nacio" estas areo kie oni nun parolas keltan lingvon. Kvankam la manksa lingvo de Manksinsulo formortis en la 20-a jarcento, oni kutime konsideras ankaŭ tiun insulon parton de la "ses keltaj nacioj": Irlando, Manksinsulo, Skotlando, Kimrio, Kornvalo, Bretonio. La enloĝantoj de tiuj areoj ofte sentas sin "parencaj" unu al la aliaj, kaj ili organizas interalie Interkeltan Festivalon de Lorient pri muziko k.s.

Fakta superrigardo

Irlando


Kylemore Abbey

Skotlando

Vue du Loch Lomond

Kornvalo

Land's End

Kimrio

Le châteaud de Dolwyddelan

Manksinsulo

Peel Castle

Bretonio


La pointe du Raz

Galegio

Rose des vents représentant les peuples celtes, en Galice

Asturio

Llanes