Keltoj
Keltoj (el greka κελτοι (keltoj) unuafoje uzita de Hekateo el Mileto pr. 500 a.K., lat. celtae [keltaj] - la sama vorto per aliaj prononcoj donis ankaŭ galloj (= gaŭloj) kaj galatoj, du grandaj triboj keltaj) estas grupo de hindeŭropaj triboj. Ili vivis jam dum la 2-a jarmilo a.K. en okcidenta Eŭropo.
Historio
La Keltoj migris el la nuntempa germana teritorio al la supra parto de Rejno kaj Marne (8-a jc. a.K.) kaj tie evoluis el unu tribo la Gaŭloj (aŭ Galloj) (7-a jc. a.K.). Ili konkeris en la 5-4-aj jarcentoj a.K. la nuntempan Francion, Brition kaj nordan Italion, kaj prirabis Romon (387, 390 a.K.) kaj poste dum jardekoj danĝerigis la urbon.
Tiutempe ili ankaŭ invadis Hispanion, kie miksiĝante kun la loka ibera popolo evoluigis la keltiberan popolon. En la 3-a jarcento a.K. ili konkeris areon preter Danubo, poste parton de la Balkana Duoninsulo (Trakio, Makedonio). Eta grupo da keltoj eĉ atingis dum la konkeroj Anatolion kaj tie estigis la ŝtaton Galatia aŭ Galatio. Tie ili konstruis fortikaĵ-urbojn, havis florantan manindustrion (kulturo de La Tène).
Laŭ iu teorio, ĉefe bazita sur ligvistikaj datumoj, Keltoj en Italio disdividis kaj kreis du branĉojn, norde la italajn keltojn (gallos) kaj la osko-umbrojn kaj latinojn sude, tre influitajn de etruskoj kaj grekoj.
Keltoj estis venkitaj fare de la Romia imperio, la ĝermanoj kaj iom post iom asimiliĝis en la Imperion, perdinte siajn lingvojn kaj tradiciojn. Ili multfoje batalis por la libereco ene de la Romia imperio, sed senrezulte. La plej grava gvidanto estis Vercingetorix kaj la movado de bagaŭdoj.
Religio
En ilia vivo havis gravan rolon la pastroj: vatoj, kiuj plenumis la oferojn kaj interpretis la naturon, kaj druidoj kiuj instruis kaj juĝis, kaj eposaj poetoj: la bardoj. La druidaro estis estrata de ĉefdruido elektita sekretloke en regiono de la Karnutoj (Karnutio estante rigardata kiel centro de Gaŭlio). Sed oni konsideris Brition kiel centron kaj fonton de klereco pri la druida religio.
Keltidaj popoloj
Nur malmultaj keltoj konservis sian lingvon de la kelta lingvaro: kelkaj irlandanoj, bretonoj, kimroj, skotoj kaj kornvalanoj. Genoj de la kontinentaj keltoj plutroviĝas inter popoloj kiel francoj, hispanoj.
Kelta mitologio
La keltoj havis riĉan mitologion, kiu donis la legendojn de Tristan, Gralo, Reĝo Arturo (vidu: Artura ciklo).
Keltaj triboj
Listo de la keltaj gentoj (la nomoj de la Romianoj)
Alpaj triboj
- Ambisontes
- Camunni
- Helvetii
- Tigurini
- Toygenes
- Verbigenes
- Lepontii
- Nantuates
- Raetii (origine malkelta, sed keltiĝa)
- Sedunes
- Uberi
- Veragres
Akvitanoj
- Ausci
- Bigerriones
- Bituriges
- Cubi
- Vivisci
- Cadurci
- Cocosates
- Eleusates
- Garunni
- Gates
- Ptianii
- Ruteni
- Santones
- Sibulates
- Tarbelli
- Tarusates
- Vocates
Belgoj
- Aduatuci
- Ambiani
- Atrebates
- Bellovaci
- Menapii
- Morini
- Nervii
- Remi
- Suessiones
- Velicasses
- Viromandui
Gaŭloj
- Aedui
- Ambivaeti
- Insumbri
- Mandubii
- Segusiavi
- Senones
- Ambiliati
- Aremorici
- Ambarri/Ambibarii
- Caletes
- Curiosolites
- Lemovices
- Osismi
- Redones
- Venelli/Unelli/Vinelli
- Veneti
- Arverni
- Allobroges
- Cadurci
- Eleuteti
- Gabali
- Vellavi
- Andes/Andecavi
- Aulerci
- Brannovices
- Cenomani
- Diablintes
- Eburovices
- Coriosolites
- Elvii
- Esuvii
- Karnutes
- Keltori
- Leuci
- Lexovii
- Mediomatrici
- Namnetes
- Norici
- Alauni
- Ambidravi
- Ambilici/Ambilini
- Ambisontes
- Carni
- Catali
- Iapodes
- Laianci
- Norici
- Saevates
- Sevaces
- Taurisci
- Uperaci
- Nitiobriges
- Parisii
- Pictones
- Rauraci
- Segobriges
- Tricastini
- Turoni
- Vindelici
- Brigantes
- Clautenatii
- Cosuaneten
- Estionen
- Licates
- Rucinaten
- Volcae
- Arecomici
- Tectosages
Italaj triboj
- Anares/Masicii
- Aulerci
- Boii
- Caturiges
- Cenomani
- Insubri
- Laer
- Lingones
- Senones
Iberaj kaj luzitanaj triboj
- Astures
- Cantabri
- Gallaeci
- Keltiberi (origine malkelta)
- Arevaci
- Bastetani
- Belli
- Berones/Briones
- Carpetani
- Cerindones
- Edetani
- Lusones
- Murbogi
- Oretani
- Pelendones
- Titti
- Turmogidi
- Vaccei
- Vettones
- Lusitanii
- Turditani
Ĝermanaj triboj
- Germani Cisrhenani
- Caeroesi
- Catalauni
- Cimbri
- Condrusti
- Paemani
- Segni
- Treveri
- Eburones
Danubaj triboj
- Eravisci/Aravisci
- Cotini
- Iapodes/Iapydes
- Latobici
- Leuci
- Scordisci
- Taurisci
- Volcae
- Tectosages
Galatiaj triboj
- Tectosages
- Tolistobogii
- Vaturi
- Ambitouti
- Trocmi
- Toutobodiaci
Brit-belgaj triboj
- Atrebates
- Belgae
- Catuvellauni
- Suessiones
Britaj triboj
- Ancalites
- Bibroci
- Brigantes
- Deceangli/Ceangi
- Cantii/Cantiaci
- Carvetii
- Cassi
- Cenimagni
- Coritani
- Cornavii
- Demetae (Dyfed)
- Dobunni
- Dumnonii (Damnonii)
- Durotriges
- Gangani
- Iceni
- Novantae
- Ordovicer
- Parisii
- Regni/Regnenses
- Segontiaci
- Selgovae
- Setantii
- Siluroj
- Trinovantes
- Venetii (Gwynned)
- Votadini (Goddoddin)
Kaledonoj kaj Piktoj
- Atacotti
- Boresti
- Caereni
- Caledonii
- Carnonacae
- Ciarraige
- Cornovii
- Creones
- Decantae
- Dicalydones
- Epidii
- Lugi
- Maetae
- Smertae
- Taexali
- Vacomagi
- Venicones
- Verturiones
Hibernoj
- Autini
- Brigantes
- Cauci
- Coriondi
- Darini
- Eblani
- Gangani
- Herpeditani
- Iverni
- Magnati
- Menapii
- Robogdi
- Scoti
- Uoluntii
- Velabrii
- Venicnii
- Vodii
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke Ŝablono:Pejnejo greke teksto pri la kelta religio priskribita de la antikvaj aŭtoroj, tre riĉa (france)