Kemia elemento
Kemiaj elementoj estas la fundamentaj substancoj, kiuj konsistigas la universon. Oni ne povas kemie diserigi la elementojn en substancojn pli simplajn. El la ĝis nun konataj elementoj, estas 92 "naturaj", kiuj ekzistas en la tero, kaj dek sep kiuj estas artefaritaj pere de nukleaj reakcioj. El la elementoj fariĝas ĉiu kemia kombinaĵo, de akvo ĝis kompleksaj biologiaj kombinaĵoj kiel proteinoj kaj DNA.
Okdek procentoj el la elementoj estas metaloj, nome, ili bone konduktas varmon, estas fleksaj aŭ streĉeblaj, kaj estas brilaj. La nemetaloj inklusivas gasojn, likvojn, kaj solidojn. La metaloidoj kombinas la proprecojn de la metaloj kaj la nemetaloj.
Oni povas grupigi la kemiajn elementojn laŭ vivneceso, bezonata kvanto por homo: oligoelementoj, polielementoj, makroelementoj
Ĉiu elemento havas atomnumeron kaj atommason. La atomnumero de la elemento estas la nombro da protonoj en la atomo; la atommaso aŭ atompezo estas la maso de la atomo komparata kun la maso de atomo de karbono-12.
Perioda tabelo de la elementoj
Plena artikolo: perioda tabelo
En la jaro 1869, la rusa sciencisto Dmitrij Mendelejev aranĝis la elementojn laŭ ilia subkuŝanta naturo. Ĉi tio evoluis al la perioda tabelo, kiu montras la atomnumerojn en kolumnoj kun kemia kaj elektrona simileco.
Listo de la elementoj laŭ atomnumero
La elementoj estas (vidu ankaŭ etimologio de la kemiaj elementoj):
- Hidrogeno - H
- Heliumo - He
- Litio - Li
- Berilio - Be
- Boro - B
- Karbono - C
- Nitrogeno - N
- Oksigeno - O
- Fluoro - F
- Neono - Ne
- Natrio - Na
- Magnezio - Mg
- Aluminio - Al
- Silicio - Si
- Fosforo - P
- Sulfuro - S
- Kloro - Cl
- Argono - Ar
- Kalio - K
- Kalcio - Ca
- Skandio - Sc
- Titano - Ti
- Vanado - V
- Kromo - Cr
- Mangano - Mn
- Fero - Fe
- Kobalto - Co
- Nikelo - Ni
- Kupro - Cu
- Zinko - Zn
- Galiumo - Ga
- Germaniumo - Ge
- Arseno - As
- Seleno - Se
- Bromo - Br
- Kriptono - Kr
- Rubidio - Rb
- Stroncio - Sr
- Itrio - Y
- Zirkonio - Zr
- Niobio - Nb
- Molibdeno - Mo
- Teknecio - Tc
- Rutenio - Ru
- Rodio - Rh
- Paladio - Pd
- Arĝento - Ag
- Kadmio - Cd
- Indio - In
- Stano - Sn
- Antimono - Sb
- Teluro - Te
- Jodo - I
- Ksenono - Xe
- Cezio - Cs
- Bario - Ba
- Lantano - La
- Cerio - Ce
- Prazeodimo - Pr
- Neodimo - Nd
- Prometio - Pm
- Samario - Sm
- Eŭropio - Eu
- Gadolinio - Gd
- Terbio - Tb
- Disprozio - Dy
- Holmio - Ho
- Erbio - Er
- Tulio - Tm
- Iterbio - Yb
- Lutecio - Lu
- Hafnio - Hf
- Tantalo - Ta
- Volframo - W
- Renio - Re
- Osmio - Os
- Iridio - Ir
- Plateno - Pt
- Oro - Au
- Hidrargo - Hg
- Talio - Tl
- Plumbo - Pb
- Bismuto - Bi
- Polonio - Po
- Astato - At
- Radono - Rn
- Franciumo - Fr
- Radiumo - Ra
- Aktinio - Ac
- Torio - Th
- Protaktinio - Pa
- Uranio - U
- Neptunio - Np
- Plutonio - Pu
- Americio - Am
- Kuriumo - Cm
- Berkelio - Bk
- Kaliforniumo - Cf
- Ejnŝtejnio - Es
- Fermio - Fm
- Mendelevio - Md
- Nobelio - No
- Laŭrencio - Lr
- Ruterfordio - Rf
- Dubnio - Db
- Seborgio - Sg
- Borio - Bh
- Hasio - Hs
- Mejtnerio - Mt
- Darmŝtatio - Ds
- Rentgenio - Rg
- Kopernicio - Cn
- Ununtrio - Uut
- Florovumo - Fl
- Ununpentio - Uup
- Livermorumo - Lv
- Ununseptio - Uus
- Ununoktio - Uuo
|
Vidu ankaŭ
- Kemia kombinaĵo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ nomo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ simbolo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero
Eksteraj ligiloj
- Sergio Pokrovskij: La nomoj de la elementoj ĥemiaj.
- Doug Portmann : Nova rigardo al la nomoj de la kemiaj elementoj en Esperanto.
|