Kemia specio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Per la termino kemia specio estas ĝenerale indikata iu ajn strukturo nature kemia, sendepende de la nombro de atomoj ĝin kombinantaj kaj de ĝia kemia ŝarĝo (oksidigo) kaj de ĝia reakcieco. Grupo, do, de samtipaj molekulaj entaĵoj konstituas kemian specion.

Difiniĝas kemia specio nur se estas determinataj ĝiaj “naturo”, “proporcio” kaj la “aranĝo” de la kemiaj elementoj ĝin konstituantaj.

Reprezentado de la molekulo de akvo.

Ekzemplo: akvo estas kemia specio ĉar:

  • la naturo de ĝiaj elementoj estas determinita (stabile fiksita): fakte ĝi estas kombinita je atomoj de hidrogeno kaj oksigeno
  • la proporcio de ĝiaj elementoj estas determinata: fakte, ĉiu molekulo de akvo estas kombinita per du atomoj de hidrogeno kaj unu de oksigeno, kiuj havas rejŝon de du al unu (2:1)
  • la aranĝo de ĝiaj elementoj estas determinata: fakte, la atomoj ĝin konstituantaj estas ligitaj inter si por formi angulon de 104,45°, kun la atomo de oksigeno ligita al la du de hidrogeno.

Estas do kemia specio:

La unika prerogativo por difini kemian specion postulas ke tiu ĉi havu “kemian naturon” precize fiksitan (nome, ĝi devas havi sian kemian formulon. La kemiaj miksaĵoj, ekzemple, ne estas kemiaj specioj ĉar ili ene entenas plurajn kemiajn speciojn malsamnaturajn. Eĉ ne la fazoj estas specioj kemiaj ĉar en la sama fazo povas kunekzisti pluraj kemiaj specioj malsamnaturaj.

Kemiaj elementoj kaj kemiaj specioj al ili asociitaj[redakti | redakti fonton]

Per ĉiu kemia elemento eblas aranĝi diversajn kemiajn speciojn al ĝi asociitajn, nome kemiaj specioj kiuj diferenciĝas el tiu pro izotopa aranĝo aŭ stato de oksidado, aŭ molekula strukturo ktp. Vidu en IUPAK[1]:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. en}} IUPAC, Guidelines for terms related to chemical speciation and fractionation of elements. Definitions, structural aspects, and methodological approaches. (IUPAC Recommendations 2000) Pure Appl. Chem., Vol. 72, No. 8, pp. 1453–1470, 2000.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle IUPAC, Guidelines for terms related to chemical speciation and fractionation of elements. Definitions, structural aspects, and methodological approaches. (IUPAC Recommendations 2000) Pure Appl. Chem., Vol. 72, No. 8, pp. 1453–1470, 2000 2000 IUPAC
  • itale Villavecchia G. Vittorio e G. Eigenmann, Nuovo dizionario di merceologia e chimica applicata, Volume 4, Hoepli, 1973, id ISBN 88-203-0531-3 [1]
  • itale Aldo Martelli, Chimica degli alimenti, 2004, Piccin editore, id ISBN 88-299-1696-X
  • itale Il Nuovo cimento, Volumi 13-14, Società italiana di fisica, 1861. [2]
  • itale Bianchi Giuseppe e Torquato Mussini, Elettrochimica, 1976, id ISBN 88-214-0500-[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]