Kemia mezlernejo (Brno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kemia teknikumo (Brno))
Kemia mezlernejo
lernejo
Situo
Ŝtato Ĉeĥio
Koordinatoj 49° 12′ 34″ N, 16° 37′ 41″ O (mapo)49.209358116.6280147Koordinatoj: 49° 12′ 34″ N, 16° 37′ 41″ O (mapo)
Kemia mezlernejo (Brno)
Kemia mezlernejo (Brno)
DEC
Kemia mezlernejo
Kemia mezlernejo
Situo de Kemia mezlernejo

Map

Retejo [http:// Oficiala retejo]
vdr

Kemia mezlernejo en Brno (ĉeĥe Střední průmyslová škola chemická) estas faka mezlernejo en Brno, Ĉeĥio.

La lernejo estis fondita la 1-an de septembro 1951 per memstariĝo disde tiama tekstila mezlernejo. Komence ĝi ricevis ĉambrojn en iama gimnazio, dum la laboratorioj restis en la lernejo tekstila. En la sama domo funkciis ankaŭ elementa lernejo, pedagogia mezlernejo kaj lingvolernejo, sed en 1999 ĉiuj tiuj lernejoj foriris, do la domo restis nur por la kemiistoj. Post rekonstruo de la malnova konstruaĵo estis instalitaj laboratorioj, sekve la tuta instruado okazas sub unu tegmento.

Le lernejo havas naŭ laboratoriojn por praktika instruado de kemioj neorganika, organika, fizika kaj analiza kaj por instruado de kemiaj tekniko, biologio, biokemio kaj mikrobiologio.

Oni instruas fakojn: aplikita kemio (analiza kemio, farmaciaj substancoj, kemia teknologio, komputiloj en kemio), analizo de nutraĵoj, teknika liceo, naturscienca liceo.

Lernejestroj:

  • 1952-1958 Ing. Jaroslav Voda
  • 1958-1973 Vladislav Marecek
  • 1973-1983 Ing. Olga Bartikova
  • 1983-1996 Ing. Frantisek Keberle
  • 1996-        Ing. Vilem Koutnik, CSc.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]