Kemio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kemioĥemio estas la scienco, kiu studas:

  1. la konsiston kaj la strukturon de la materio,
  2. la ecojn de la materio,
  3. la ŝanĝiĝojn, kiujn suferas la materio kaj la kondiĉojn necesajn por estigi aŭ eviti tiujn ŝanĝiĝojn.

Ĉia materio apartenas al unu el la du ĉefaj kategorioj: aŭ pura substancomiksaĵo. Gravas rimarki, ke ekzistas signifa diferenco inter la terminoj substanco kaj pura substanco. Substanco estas ĝenerala termino por iu ajn speco de materio.

Kemiistoj studas la elementojn. Ĉiu elemento havas nur unu specon de atomo. En la kemio la elementoj diferencas laŭ la nombro de la elektronoj en siaj atomoj kaj laŭ siaj atompezoj. Ĉiu atomo de iu elemento havas la saman nombron da protonoj, sed la nombro de neŭtronoj povas varii, farante malsamajn izotopojn. Se al atomo mankas elektrono, la atomo estas jonigita.

Karbono estas elemento tre grava por la vivo. La kombinaĵoj kun karbono estas organikaj, kaj la kombinaĵoj sen karbono estas neorganikaj.

Etimologio

Gravuraĵo de Pieter Bruegel la pliaĝa: La alkemisto

La vorto kemio devenas el la novgreka χημεία [çiːˈmiːa], laŭlitere "[la arto de metal-]gisado" en la senco de metamorfozo. Ekde la 13-a jarcento ekzistis la vorto alkemio, tio estas "la arto pri orfabrikado"[1]: la vorto devenas verŝajne el la araba al-kīmiyá, kiu povas signifi interalie "ŝtono de la saĝuloj", eble el la malnova greka χυμεία, chymeía, "la gisado", aŭ el la kopta/antikva egipta kemi, "nigraj teroj".

Historio

La "alkemistaj figuroj" de Nicolas Flamel

La kemio de antikveco konsistis el la kolektita praktika scio pri materiŝanĝiĝprocedoj kaj naturfilozofaj ideoj. La kemio de la mezepoko evoluiĝis el alkemio, kiun oni praktikis en Ĉinujo, Eŭropo kaj Hindujo jam de jarmiloj.

Alkemistoj okupiĝis kaj pri la nobeligo de metaloj (produktado de oro el aliaj nenobelaj metaloj), sed ankaŭ pri la eltrovo de kuraciloj, aŭ ĉionkuracilo por ĉiuj malsanoj. Ĉefe por la produktado de oro, alkemistoj serĉis eliksiron, la ŝtonon de la saĝuloj, kiu ŝanĝu nenobelan ("malsanan") metalon en nobelan ("sanan"). Ankaŭ en la medicina fako de alkemio oni serĉis eliksiron, la viveleksiron, tio estas kuracilo por ĉiaj malsanoj, kiuj fine ankaŭ donos nemortemon. Tamen neniu alkemisto iam ajn trovis la ŝtonon de la saĝuloj aŭ la viveliksiron.

Ĝis la fino de la 16-a jarcento la imaga mondo de alkemistoj kutime ne baziĝis je sciencaj esploroj, sed pri spertaĵoj kaj empiriaj receptoj. Alkemistoj multe eksperimentis kaj uzis por notado la samajn simbolojn kiel astrologoj. La mistera maniero de iliaj eksperimentoj, kiel la ofte estigitajn kolorajn flamerojn, fumo aŭ eksplozioj igis ilin konataj kaj foje persekutitaj kiel magiistoj kaj sorĉistoj. Alkemistoj uzis la samajn aparatojn kaj ilojn por siaj eksperimentoj, kiajn oni uzas ankoraŭ nuntempe.

Alberto la Granda; fresko (1352), Treviso, Italujo.

Alberto la GrandaAlbertus MAgnus estis fama alkemisto. Kiel klerikano li traktis tiajn temojn kaj trovis dum eksperimentado novan kemian elementon, arsenon. Nur Paracelsus evoluigis alkemion de empiria al pli eksperimenta scienco, kiu iĝis la bazo de la moderna kemio.

Kemilaboratorio de la 18-a jarcento

Kemio kiel scienco ricevis gravajn impulsojn en la 18-a kaj 19-aj jarcentoj: ĝi estis starigita sur la bazojn de mezurprocedoj kaj eksperimentoj - kiel la uzo de la pesilo kaj la pruveblo de hipotezoj kaj teorioj pri materioj kaj materiŝanĝiĝoj.

La laboroj de Justus von Liebig pri la efikomaniero de sterko fondis agrokemion kaj alportis gravajn konojn pri la neorganika kemio. La serĉo de sintetika anstataŭaĵo de la farbilo indigo por farbi teksaĵojn estis la elirpunkto por la evoluo de la organika kemio kaj de la farmakologio. En ambaŭ fakoj Germanujo havis ĝis la komenco de la 20-a jarcento absolutan antaŭrangan pozicion, kiu ebligis ekzemple la fabrikadon de eksplodaĵoj necesaj por la unua mondmilito ne el importitaj nitratoj, sed per katalizo el aera azoto laŭ la procezo de Haber-Bosch.

La aŭtarkiaj streboj de la nazioj donis pliajn impulzojn al kemio kiel scienco. Por sendependiĝi de la naftoimportoj evoluiĝis procedoj por fluigi terkarbon (procezo de Fischer-Tropsch). Alia ekzemplo estis la kreado de sintetika kaŭĉuko por fabriki pneŭojn.

Nuntempe kemio estas grava parto de kulturo. Kemiaj produktoj ekzistas ĉie, eĉ kiam oni ne konscias pri tio. Tamen akcidentoj de la kemia industriego, kiel ekzemple tiu de Seveso en Italujo kaj de Bhopalo en Hindujo, donis tre negativan bildon al kemio, tiel ke frapfrazoj kiel "for de kemio!"[2] populariĝis.

Rilataj temoj

Atmosfera kemio
Bioĥemio
Elektrokemio
Fizika kemio
Geoĥemio
Kemia elemento
Teknika kemio
Kemia kombinaĵo
Kemia nomenklaturo
Organika kemio
Neorganika kemio
Kemiistoj
Klinika Kemio
Komputika Kemio
Kromatografio/Ĥromatografio
Organizaĵoj: IUPAK

Perioda tabelo

Polimero

SI (Sistemo Internacia de Unuoj)

Sono-kemio

Spektroskopio

Teoria kemio

Kemia ligo

Solvaĵo

Sapiĝo

Reakcia rapido

Ĥemia ekvilibro

Acidoj, Malacidoj kaj saloj

Redoksaj reakcioj

Nukleaj procezoj

Kelkaj kemiaĵoj

Zeino - Zeaksantolo - Zeaksantino

Famaj kemiistoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de kemiistoj.

Antaŭ 1750

1750–1775

  • Marie Lavoisier, 1758–1836, Memoires de Chimie
  • John Dalton, 1766–1844, moderna atomteorio, unua tabelo kun relativaj atommasoj

1775–1799

1800–1824

1825–1849

1850–1874

1875–1899

Ekde 1900

Bildaro


Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Charles E. Mortimer: Chemie – Das Basiswissen der Chemie (Kemio - Baza scio pri kemio). Thieme 2003, ISBN 3-13-484308-0.
  • Joachim Kranz; Manfred Kuballa: Chemie im Alltag (Kemio en la ĉiutaga vivo), Berlin 2003, ISBN 3-589-21692-1.
  • Basiswissen Schule Chemie (Bazaj lernejaj konoj pri kemio), 2-a eldono, Duden, ISBN 3-89818-026-3.
  • Manfred Kuballa; Jens Schorn: Chemie Pocket Teacher (Kemia poŝinstruisto). Cornelsen Verlag, Berlin 1997, ISBN 3-589-20980-1.

Referencoj

  1. Kluge, Etymologisches Wörterbuch der deutschen Sprache, 24-a eldono, ISBN 3-11-017473-1
  2. Germane: „Weg von der Chemie!“

Eksteraj ligiloj