Kemosintezo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Kemosintezo estas praa tipo de la aŭtotrofa asimilado. Dum la kemosintezo, la konstruo de la organikaj materialoj okazas ne per lumenergio (fotosintezo), sed per kemia energio, per oksidado de la ĉirkaŭaj kombinaĵoj. La sintezo okazas same kiel ĉe la fotosintezo el akvo kaj karbona dioksido, same estiĝas adenozina trifosfato (ATP) - kiel konservanto de la liberiĝanta energio - kaj NADPH - konservanta la hidrogenon de la akvo.

La plej gravaj oksideblaj kombinaĵoj estas la amoniako, la nitritoj, la hidrogengaso, la karbona monooksido, metano, fero- kaj mangansaloj, la sulfura hidrogeno, sulfuro, tiolsulfato.

La plej gravaj kemosintezaj organismoj estas la nitrigaj bakterioj, la hidrogenbakterioj, la fer- kaj sulfurbakterioj.

[redakti] Ekzemploj