Kempton Park

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kempton Park
Kempton Park (Sud-Afriko)
DMS
Red pog.svg
Bazaj informoj
ŝtato: Sud-Afriko
provinco: Ĥaŭtengo
distrikto: Ekurhuleni
fondiĝo: en 1903
nombro de loĝantoj: 117 000 (stato de 2001)
koordinatoj: 26° 6' norde, 28° 14' oriente

Kempton Park estas urbo en la provinco Ĥaŭtengo de Sud-Afriko. Ĝi situas nordokcidente de la montoĉeno Magaliesberg. Laŭ la stato de 200 la urbo havîs 117 000 loĝantojn.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Kempton estas la angligita formo de la germana urbonomo Kempten.

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Kempton Park situas nordoriente de la montoĉeno Witwatersrand. La plej proksimaj grandaj urboj Johanesburgo sudokcidente, Germiston sude, Benoni oriente kaj Tembisa norde. Tembisa estas inter la plej grandaj Taŭnŝipo de la lando kaj fondiĝis en 1957.

Historio[redakti | redakti fonton]

La germano Carl Friedrich Wolff ekde la jaro 1881 inter la konzerno de Alfred Nobel, kiu ĉi-tie konstruis fabrikon pri dinamito. Per negocado li aĉetis pli kaj pli da grundo, kaj iĝis posedanto de la farmejo Zuurfontein (afrikanse; en Esperanto "acida fonto"), de kiu li dispartigis certan areon por loĝloko. Tiun loĝlokon li nomis Kempton Park laŭ sia naskiĝurbo Kempten en Bavario.

En 1952 la flughaveno "Jan Smuts" ekkonstruiĝis sur la urba teritorio. Temas pri la plej granda flughaveno de Sud-Afriko; ekde la jaro 2006 ĝi nomiĝas O R Tambo International Airport.

En 1992 Kempton Park ricevis la titolon City (urbo). La 25-an de junio 1993 la komerca centro Kempton Park World Trade Centre estis okupata de 3 000 membroj de buraj rezistomovadoj. En la konstruaĵoj tiam okazis trakdatoj pri la fino de la sistemo de Apartismo en Sud-Afriko.[1]

En 2000 la urbo iĝis parto de la ĉefurba komunumo Ekurhuleni (Ekurhuleni Metropolitan Municipality).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Kempton Park ekzistas multaj industriaj entreprenoj, ĉefe de la ĥemia industrio. Ankaŭ karba elektrejo situas en la urbo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kempton Park situas en senpera proksimo de la flughaveno O. R. Tambo International Airport. Fervoja linio, kiu ligu la flughavenon kun la urboj Johanesburgo und Pretorio, konstruatas. Sur tiu fervojo veturu la trajno Gautrain.[2] Pluraj flugkompanioj havas sian sidejon en Kempton Park, inter alie la entrepreno South African Airways.

La urbo estas ligata al la aŭtoŝoseoj R21, R23 kaj R24 La nacia vojo N12 situas sude de la urbo en orienta-okcidenta direkto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.anc.org.za/ancdocs/history/transition/gold_worldtrd.html
  2. http://www.gautrain.co.za/index.php?fid=1&fp=0