Kemse

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kemse [kemŝe], kroate Kemša estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Sellye.

Bazaj informoj

Situo

Kemse situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, proksime de Dravo, kiu estas ankaŭ landlimo de Kroatio. Sellye troviĝas 9, Szentlőrinc 30, Siklós 37, Pécs 47 km-ojn.

Historio

Post la mezepoko la komunumo apartenis al la Osmana Imperio. En 1910 vivis tie 400 homoj en 53 domoj. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.

Vidindaĵoj