Ken Russell

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Henry Kenneth Alfred „Ken“ Russell (* 3-an de julio 1927 en Southampton, Anglio) estas brita filmoreĝisoro kaj scenaristo.

Vivo

Post studado ĉe Pangbourne Nautical College Russell edukiĝis ĉe Walthamstow Art School en Londono kiel fotografio. Jam frue li okupiĝis pri la filmo kiel komunikilo. Kiel amatoro li eksperimentis per 16-mm-etŝpura filmo, kiun li poste ankaŭ profesie uzis.

Siajn unuajn amatorfilmoj, inter ili „Amelia kaj la anĝeloj“, li produktis en 1957 kaj 1958. Ekde 1958 li kreis por BBC plurajn dokumentajn filmojn pri komponistoj. Lia ne-laŭkutima stilo – Russell metis en malfonon malpli faktojn ol sian individuan sentadon – donis al li deflanke de diversaj muzikkritikistoj la riproĉon de malrespekteco. Samtempe la internacia gazetaro laŭdis lin kiel eksterkutime ideoriĉa reĝisoro.

Post kiam li en 1964 verkis sian unuan kinofilmon („French dressing“), li sukcesis en 1969 per „Amantaj virinoj“ („Woman in Love“, laŭ romano de D. H. Lawrence) la trarompo kiel filmdrama reĝisoro. Glenda Jackson ricevis por ĉi tiu filmo Oskaron por la plej bona ĉefrolo. Sekvis pluaj sukcesaĵoj kiel la filmigo de "La diabloj" laŭ Aldous Huxley el 1972, en 1974 la rok-operoTommy“ de kaj kun la bando The Who samkiel en 1975 la genia-kiĉa muzikalofilmo „Lisztomania“.

En la 1980-aj jaroj Russell laboris dum iom longa tempo en Usono. Je tio ekestis modernaj ĝenro-klasikaĵoj kiel en 1980 („Altered States“), 1984 („Crimes of Passion“) kun Kathleen Turner kaj Anthony Perkins, „Gothic“ de 1986 kaj („Lair of the White Worm“) de 1988. 1990 sekvis la filmo „Whore“.

Dum la unua duono de la 1980-aj jaroj Russell aktivis krome kiel operreĝisoro kaj surscenigis en Florenco, Liono, Ĉarlstono (Usono) kaj Spoleto diversajn operojn, inter ili „Mefistofele“ de Arrigo Boito. Liaj surscenigoj substrekis ja lian famon kiel ideoriĉa ekscentrulo, sed ilin trafis kritikaĉoj de kritikistoj.

En la 1990-aj jaroj Russell spertis pli kaj pli malfacilaĵojn, financigi siajn projektojn; ne laste pro sia elekto de temoj kaj aktoroj. en la lastaj jaroj li transiris al tio, financi mem kaj produkti etbuĝetajn filmojn.

Tra la verkaro de Russell troviĝas temoj kiel sekseco kaj religio, kiujn Russell traktas malprude kaj ofte ankaŭ konscie provoke. Lia ege simboleca bildlingvo foje reekprenas manierismajn elementojn. Ne tute malprave oni rigardas Ken Russell kiel antaŭulo de Peter Greenaway.

Filmaro (selekto)

  • 1963: French Dressing
  • 1967: Billion Dollar Brain
  • 1969: Women in Love
  • 1970: The Devils
  • 1970: The Music Lovers (pri la rusia komponisto Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij)
  • 1971: The Boy Friend
  • 1972: Savage Messiah
  • 1974: Mahler
  • 1974: Tommy
  • 1975: Lisztomania (pri la hungaria komponisto Franz Liszt)
  • 1976: Valentino
  • 1980: Altered States
  • 1984: Crimes of Passion
  • 1986: Aria – epizodo
  • 1986: Gothic
  • 1987: Salome's Last Dance ("la lasta danco de Salomeo")
  • 1988: The Lair of the White Worm
  • 1989: A British Picture (televido)
  • 1989: The Rainbow
  • 1990: Whore
  • 1991: Prisoners of Honor (televido)
  • 1992: The Secret Lifo of Sir Arnold Bax (pri la samnoma brita komponisto, TV)
  • 1992: Lady Chatterley (televido)
  • 1993: Alice in Russialand (televido)
  • 1993: The Mystery of Doctor Martinu (televido)
  • 1993: Women & Men: Stories of Seduction − epizodo (televido)
  • 1994: Erotic Tales – epizodo (televido)
  • 1995: Mindbender (pri la israela magiisto Uri Geller, televido)
  • 1998: Dogboys (televido)
  • 2000: Lion's Mouth
  • 2002: Elgar: Fantasy of a Composer on a Bicycle (televido)
  • 2002: The Fall of the Louse of Usher

Eksteraj ligiloj

greke Ken Russell ĉe Interreta filma datumbazo (angle) greke Savage Messiah – retejo pri Ken Russell