Kenau Simonsdochter Hasselaer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kenau Simonsdochter Hasselaer
Persona informo
Naskiĝo 1526
en Harlemo
Morto 1588/1589
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Nederlando
Familio
Patro Simon Gerritsz. Brouwer
Patrino Guerte Coenendr. Hasselaer
Infano Gerbrant Nannincxz. Borst
Okupo
Okupo ŝipkonstruisto • komercisto • entreprenisto
vdr

Kenau Simonsdochter Hasselaer (1526-1588/1589) estis ŝipkonstruistino kaj lignokomercistino kiu antaŭ ĉio famiĝis pro la akra rezistado dum la defendado de Haarlem en la Okdekjara Milito.

Kiam Kenau naskiĝis, sia patro, Simon Gerritsz. Brouwer, estis urbestro de Haarlem. La bofrato de Kenau estis Hadrianus Junius, la privata kuracisto de Vilhelmo la 1-a. Dum la 'Sieĝo de Haarlem' ŝi liveris ŝiplignon por ŝipoj kiuj havis interligon kun la princo tra la Lago de Haarlem.

Laŭ kelkaj ĉeestintaj atestantoj de germanaj dungsoldatoj ŝi mem batalis kontraŭ la hispanoj. Tie ŝi estrus 300 virinojn kiuj per bolanta akvo, brulanta pajlo kaj fandita peĉo ekde la urbomuroj detenis la malamikon. Ŝajnas ke Pieter Corneliszoon Hooft bazis samspecajn rakontojn pri tio je interparoloj kun ŝia kuzo, Pieter Dirksz. Hasselaer. Laŭ Hooft ŝi ne timis por batali per lanco, fusilo kaj spado kontraŭ la malamiko. La virinoj laŭ li aktive kunbatalis ĉar ili sciis kiel la hispanoj agis al virinoj en aliaj konkeritaj urboj. Pro tio la mito pri ŝia persono ekestis. Laŭ kelkaj historiistoj ne eblas konstati ke ŝi efektive kunbatalis. En petskribo el 1586 al la urbestroj, skabenoj kaj magistratoj de Haarlem Kenau mem ne aludis pri ĉi tio, kvankam ŝi tamen indikis ke ŝi, kiel bona patioto, kunlaboris per la defendado de la urbo.

Dum kaj post ŝia vivo ŝi jam havis malbonan kromnomon inter la Harlemanoj. Ĉi tio antaŭ ĉio estis pro ŝia malfacila karaktero. El diversaj juĝistaj fontoj montriĝas ke ŝi daŭre procesis. Preskaŭ dudek jarojn post ŝia morto oni finomis ŝin sorĉistino. Finfine (en Nederlando) ŝia nomo estis uzata kiel insultvorto por virulinoj. Kelkfoje oni celas per la vorto 'Kenau' tamen ankaŭ kuraĝan, decideman kaj memstaran virinon.

La Kenaupark en Haarlem nomiĝis laŭ ŝi.